Diskuto:72-a Hispana Kongreso de Esperanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la artikolo menciiĝas la islama palaco Alĝaferio, pri kiu ekzistas e-lingva artikolo Aljaferio, kvankam laŭ prononco ĝi plej bone nomiĝus Alĥaferio. Mi persone inklinas adapti ĉiujn esperantlingvajn nomvariaĵojn al la laste menciata, do nomi la palacon "Alĥaferio". Ĉu estas kontraŭaj argumentoj: ekzemple, ĉu esperantigo de la palaconomo menciiĝas en hispana-esperanta vortaro, ĉu en la literaturo de Esperanto, ĉu en esperantlingvaj presitaj dokumentoj de la urba Esperanto-grupo aŭ en dokumentoj pri la 72-a Hispana Kongreso de Esperanto aŭ en aliaj esperantlingvaj publikaĵoj? Se jes, indus kolekti eksterajn referencojn kiuj helpus pri la nomelekto. ThomasPusch (diskuto) 11:31, 5 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Jen kelkaj referencoj: "Aljaferio": En diversaj lokoj:
  • libro "Lirikaj perloj de Al Andalus" (A. Marco), p. 231
  • Kongres-Libro de HEK 2013, p. 19
  • revuo "Boletín" de HEF, n-ro 402, p. 14
  • iama turisma brosxuro pri Zaragozo. Tiu vorto estas pli simila al hispana vorto... Tiel aperas en iu ttt-pagxo kun indikoj en esperanto: [1]. Tamen, en video en "youtube" pretigita de Miguel Gutiérrez aperas "Alĝafario", mi ne scias ĉu tajperare anstataŭ "Alĝaferio" sed mi dubas ĉar Miguel Gutiérrez estas tre zorgema.--kani (diskuto) 17:54, 5 jan. 2017 (UTC)[Respondi]