Diskuto:Abbé Pierre

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

nomo de paĝo[redakti fonton]

mi opinias bedaŭrinde, ke la paĝo pri "Abbé Pierre" estis renomita al "Henri Grouès" pro du kaŭzoj :

  • 1. apenaŭ iu scias krom francoj, kiu estis Abbé Pierre - des malpli iu scias kiu estis Henri Grouès.
  • 2. en kategorioj, ne plu aperas la nomo de "Abbé Pierre", sed tiu de Henri Grouès.
Dominik 05:42, 24. Jan 2007 (UTC)
Post kelkaj pruvoj, mi ĵus sukcesis aldoni "Abbé Pierre" al la kategorioj, aldoninte la kategoriojn al la redirektanta paĝo Abbé Pierre.
Bea 11:41, 24. Jan 2007 (UTC)
Multan dankon, Bea, vi faras eksterordinaran laboron - tiu artikolo pri Abbé Pierre/Henri Grouès nedubeble fariĝos Elstara Artikolo - mi relegos la tuton kiam ĝi estos finita, ĉar same kiel por ŝakludo, estas pli facile vidi aliies erarojn ol proprajn. Dominik 17:19, 24. Jan 2007 (UTC)
Dankon pro via helpo! Mi tute ne ŝatas relegi min mem... kaj vi trovis multajn erarojn! Amike, Bea 09:32, 25. Jan 2007 (UTC)
Unue, mi forprenis kategoriojn el la alidirektanta paĝo (Abbé Pierre), ĉar la samaj kategorioj ekzistas jam en la alidirektita paĝo, do unu persono estis dufoje en la samaj kategorioj. Due, oni ne skribas kategoriojn en alidirektilaj paĝoj pro la sam kaŭzo, kiun mi jam skribis. Almenaŭ mi vidis ĉi tie neniun tian alidirektilon. Salutas --Petr Tomasovsky 17:58, 30. Jan 2007 (UTC)
La kialo estas, ke Henri Grouès estas multe pli konata sub la pseŭdonimo Abbé Pierre (eĉ mi mem antaŭ redakto de la artikolo neniam aŭdis lian veran nomon), do serĉante per kategorioj oni neniam trovos Abbé Pierre. Mi provis vane aldoni ambaŭ en nur unu linio, ekz. "Grouès, Henri - Abbé Pierre" aŭ "Grouès, Henri (Abbé Pierre)" aŭ "Abbé Pierre (Henri Grouès)". Sed nenio sukcesis ĝis fine, mi trovis tian solvon, kiu ebligis serĉadon per kaj la vera nomo kaj la pseŭdonimo, ambaŭ ligiloj direktantaj al la sama paĝo (tra la redirektilo). Do, se ne ekzistas alia solvo por aperigi en la kategorioj kaj la veran nomon, kaj la pseŭdonimon, mi petas vin restarigi la kategoriojn ĉe Abbé Pierre. Ŝajnas al mi plej grava afero la disponigo de la informoj (indiko de la nomo kaj de la pseŭdonimo) ol ia principo, ke "oni ne faru tion". Amike, Bea 05:54, 31. Jan 2007 (UTC)
Mi tute konsentas kun Bea ke ĉar la homo estas plej konata kiel Abbé Pierre kaj tamen vere nomiĝis Henri Grouès, la artikolo estu trovebla en la kategorioj sub ambaŭ titoloj. Tiukaze enkategoriado de la redirekta paĝo estas la bona solvo eĉ se ne kutime uzata rimedo. Arno Lagrange  08:18, 31. Jan 2007 (UTC)
Se li estas pli multe konata kiel Abato Petro, mi ne scias, kial la paĝo ne nomiĝas tiel - do Abato Petro. Vidu ankaŭ paĝon pri Ruhiyyih Khanum kaj Diskuto:Ruhiyyih Khanum. Ĉu ni enkategoriigos ĉiujn nomojn en la samajn kategoriojn, sub kiuj unu persono (aŭ io alia) estas konata? --Petr Tomasovsky 18:07, 1. Feb 2007 (UTC)
Pli ol ses jarojn post tiuj diskuteroj, ĉiuj alilingvaj vikipediaj artikoloj (tiuj en latina kaj cirila alfabetoj, kaj eĉ la araba, أبي بيار = patro Pierre) nomas lin laŭ la pseŭdonimo, nur la esperantlingva insistas pri la (fakte tre nekonata) pasporta nomo Henri Grouès. Kaj tio malgraŭ la fakto en tiu-ĉi diskuto estis pli da voĉoj por artikola nomo "Abbé Pierre" (aŭ alternative "abato Pierre"). Ŝajnas ke en 2007 simple estis la konvinko ke "principe en vikipedio devus esti tiel ke la pasporta nomo nepre estu la artikola titolo", malgraŭ ke persone neniu konsentis. Sed tia nepre sekvenda principo ne estas, nek en aliaj vikipediaj eldonoj nek en la e-lingva. Mi proponas inversigi la artikolan titolon kaj la alidirektigon, tiel ke "Henri Grouès" alidirektigu al "Abbé Pierre", kaj la esperantigitaj formoj "abato Pierre" kaj plene "abato Petro" estu pliaj alidirektigoj tien. ThomasPusch (diskuto) 10:03, 5 Sep. 2013 (UTC)

Mi ne komprenas[redakti fonton]

Mi ne komprenas la sekvan frazon: "Nur iom dogmata, li tamen favoras la kapuĉon, asertante "ke necesas rigardi problemojn rekte en la vizaĝon"."

Verŝajne estas intencite la vorto "dogma", ĉar "dogmata" ne ekzistas. Sed malpli kompreneble estas "kapuĉo". La kunteksto indikas, ke povus temi pri kondomoj, sed ĉar mi ne certis, mi ne ŝanĝis tion. Ĉu iu povas informi, kio fakte estis intencita? (Se estis intencita "kondomoj", ni certe skribu la vorton "kondomo", ĉar "kapuĉo" en Esperanto simple ne havas tiun signifon). Marcos 20:12, 27. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro la atentigo, "kapuĉo" estis rekte tradukita kaj troviĝas en ReVo, sed mi nun kontrolis en PIV, kaj ne estas. Mi do ŝanĝos al "kondomo" kaj "dogma". Bea 07:47, 28. Jan 2007 (UTC)

radistacio[redakti fonton]

mi malaprobas restarigon de la vorto "radistacio" - PIV2 klare indikas "radiostacio" - Dominik 05:58, 31. Jan 2007 (UTC)

Vi pravas. Ankaŭ PIV 2005 diras tion. Mi sekvis la normalan vortfaradon (kiam eblas bone prononci la tuton, oni forigu la finan o de la unua radiko). Mi restarigos "radiostacio"n. Sed restas multaj aliaj lokoj ŝanĝendaj en Vikipedio. Dankeme, Bea 07:21, 31. Jan 2007 (UTC)
Dankon Bea pro restarigo - verdire tio ne estis tiel grava kompare kun la lavango da korektendaĵoj en aliaj artikoloj - vi estas tute prava. Dominik 07:52, 31. Jan 2007 (UTC)

Kelkaj rimarkoj: pri la foto, pri strangaĵoj[redakti fonton]

Saluton,

Ĉi tiuj rimarkoj miaj celas plibonigi jam ekzistantan artikolon, jam elstarintan! Do unue mi dankas al ĉiuj kiuj partoprenis la redakton de la artikolo pri « Abbé Pierre » en la lingvo Esperanto. Kaj mi atendas novajn plibonigojn.

Pri la foto en la paĝo:

Kiun avantaĝon prezentas la foto de « Abbé Pierre » elektita por ĉi paĝo krom ne esti la sama ol en la paĝoj redaktitaj en aliaj lingvoj?

Mia opinio: li aspektas aroganta sur la foto de ĉi paĝo, do tute male al lia humileco.

Kaj jen kelkaj pliaj rimarkoj, pleje lingvaj:

Paragrafo: El vikipedio.

La unua frazo ja estas longa en la franca versio, la traduko al Esperanto estas laŭvorta sed aspektas pene komprenebla en Esperanto.

Mia propono: « Abbé Pierre », realnome Henri Antoine GROUES estis franca katolika pastro (1912-2007), rezistanto dum la Dua Mondmilito kaj poste deputito, li fondis en 1949 « Les Compagnons d'Emaüs » kaj kreis « la fondation Abbé Pierre ».

En la dua frazo mi ne komprenas "tradicie", mi proponas tiun ĉi:

"Dum pluraj jaroj, opinisondoj pri la de francoj plej preferataj personoj donis lin en la unuaj rangoj."

Paragrafo: Biografio

En 1928 [...] li deziras eniri la franciskanan kongregacion. (Mi dubas pri la senco de la vorto "ordeno").

Paragrafo: Dua Mondmilito

Li helpas la oponantojn (estis "al" ) kontraŭ la « Service du Travail obligatoire », Ĉu « kontraŭ » ne pli taŭgas ol « al »?

Transiras Hispanion kaj iras tra Ĝibraltaro al la ...

Li grave rolas en la rezistada movado.

Paragrafo: Fondaĵo Emaus

La dua krampo en "(reference al Emaus, vilaĝo de Palestino, pri kiu legeblas en la lasta ĉapitro de la Evangelio laŭ Luko pri helpo al malriĉuloj, ĉefe al senhejmuloj) estas katastrofa: tute ne tio legeblas en la ĉapitro 24 ekde la paragrafo 13 :-/.

Mi proponas ke oni skribu simple:

En 1949 li fondas laikan asocion kiu celas helpi al tiuj kiuj estas batitaj de la sorto, ĝia nomo estas "Compagnons d'Emmaüs" reference al vilaĝo en Palestino pri kiu estas legeble en la Evangelio laŭ Luko, ĉapitro 24, verso 13.

Paragrafo: Vintro 1954

ĉi-nokte ( estis "ja" ) je la 3a horo

ununura opinio devas leviĝi inter homoj: ke tio ĉesu,

Ke tiom da doloro veku ĉe ni tiun mirindan: la komunan bonanimon de Francio, dankon!

La morgaŭon la gazetaro titolis (Kial estas "titolOs?) pri [...]. La Alvoko alportis 500 [...](Kial estis "alportOs"?), grandegan kaj tute neatenditan sumon tiutempe.

Telefonalvokoj [...] superŝutis la radiostacion ( estis : dronis la radiostacion?)[...] kaj la objektoj ricevitaj tiomis ke necesis semajnoj nur por ilin klasi, dividi kaj trovi [...].

De lia batalo ankaŭ rezultis interesa leĝo kiu malpermesas elhejmigi luantojn dum vintro,

Paragrafo: Reformo de la eklezia doktrino

en la (estis "la sia" ) libro "Mon dieu...pourquoi?", verkita kun Frédéric Lenoir, li konfesas ke lin altiris junulinoj, kiam li estis junulo kaj antaŭ la prononco de siaj votoj. La vorto "enordeniĝi" estas malklara, oni kontrolu pri "ordeno" kaj "ordino".

Liaopinie, tion permesi povus malpliigi la mankon de [...].

ne kontraŭstaras al la adopto de infanoj fare de samseksa paro [...] ne suferu psike ( estis "psikologie" )

kontraŭ la ???? ( estis "geedziĝo"?) La vorto « geedziĝo » ne taŭgas por samseksa paro pro la senco kiun zamenhof donis al la prefikso "ge", mi proponas « gejedziĝo »

Li reagos forte [...] , asertante « Mi ne legis tiun libron ». Ne komprenebla estas "Li ne legis tiun libron" ĉar oni citas Abbé Pierre.

Mireja --Corobu 10:21, 7. Feb 2007 (UTC)

==[redakti fonton]

Mi skribis sufiĉe kaj se mi kuraĝos mi daŭrigos pri la sekvaj paragrafoj.

Mireja--Corobu 10:21, 7. Feb 2007 (UTC)


Dankon pro la atenta legado, mi faris kelkajn ŝanĝojn, sed, laŭ mi, la foton ni nepre konservu (la desegnaĵoj en la aliaj vikipedioj estas malbelaj). Bea 10:17, 8. Feb 2007 (UTC)

==[redakti fonton]

Neniu venis diskuti aŭ proponi plibonigojn do mi poŝtos la ŝanĝojn laŭ miaj supraj rimarkoj, al kiuj mi aldonas korekteton pri "Danke al vi, neniu homo, neniu infano ne kuŝos ĉi-vespere sur la stratoj[...]", mi forviŝos "ne" en la frazo.

Mireja--Corobu 10:02, 8. Feb 2007 (UTC)

Vi tute pravas, mi jam korektis la duoblan neadon. Bea 10:40, 8. Feb 2007 (UTC)

==[redakti fonton]

Kara Béatrice, Mi ĵus trovis kelkajn plibonigojn kiujn vi alportis al la artikolo, dankon! Kion vi opinias pri la foto? La desegno kiun mi vidis en la aliaj paĝoj estas tiom pli bela por Abbé Pierre ol tiu kiun dominik trovis ie en la reto, ke vere tiklas al mi ŝanĝi la foton. Mi povas tion fari: jam mi pretigis la tekston por la ŝanĝoj sed atendis reagojn de vi aŭ de Dominik.

Kore kaj esperantiste salutas Mireja--Corobu 10:22, 8. Feb 2007 (UTC)

Kara Mireja,
Bonvolu ne forpreni la foton. Se anstataŭ la foto estis la desegnaĵo, kiu troviĝas en aliaj vikipedioj, mi neniam kunlaborintus pri la artikolo! Se vi deziras, aldonu la desegnaĵon en sekcion "Vintro 1954", sed ne je la komenco de la artikolo.
Dankeme, Bea 10:44, 8. Feb 2007 (UTC)
Kial la desegnita portreto [[1]] ne plaĉas al vi Béatrice?
Mi diris kial la foto kiun mi vidas en la paĝo ne plaĉas al mi: Abbé Pierre aspektas aroganta sur tiu foto kaj tute male li estis.
Mi rigardis en la paĝaro [[2]] de la fondaĵo Abbé Pierre hodiaŭ kaj vidis tre belan foton de li.
Kial oni ne metu ĉi tiun? Mi mem povus aranĝi la foton por ke ĝi ne prenu tro grandan spacon en la artikolo, ankaŭ Dominik povus fari tion se li volus. Mi ne kutimas redakti ĉi tie sed ŝajnas al mi ke por ĉiu prezentita nova bildo oni devas mencii la fonton.
Kion vi aŭ aliaj opinias? Ne estas kredeble ke oni lasus la aktualan foton en la artikolo...mi ne diras ke se ĝi restus en la paĝo mi ne plu vizitus la eo.vikipedion sed tio konsternus min.
Mireja--Corobu 13:43, 8. Feb 2007 (UTC)
Sur la bildo Abbé Pierre tute ne aspektas aroganta, kontraŭe li aspektas vigla, agadema viro! La aldonita foto montras lin malsana kaj malforta, tia li ja estis, sed nur je la fino de sia vivo. Mi restarigis la antaŭan bildon, kaj metis la novan al alia sekcio de la sama artikolo. Bea 08:59, 9. Feb 2007 (UTC)
Bonan tagon Béatrice, dankon pro via respondo sed kial vi trovas malbela la desegnitan portreton videblan en ĉiuj alilingvaj paĝoj?
Jen mi komprenas kial la foto kiun vi remetis ne plaĉas al mi: mi ne vidas la rigardon de Abbé Pierre kaj ĉio estas legebla en lia rigardo: miksado de energio kaj kompatemo. La desegno tre arte redonas al ni Abbé Pierre ĉar tute ĝuste raportita estas lia rigardo.
Mi bedaŭras ke oni lasu la foton kiu tre malplaĉas al mi sed ne tre gravas, de kie li estas Abbé Pierre ame rigardas al ni.
--Corobu 09:54, 9. Feb 2007 (UTC)Mireja

Antaŭ kvindek jaroj, ĉiuj apenaŭ elirintis la bestaĵojn de la milito[redakti fonton]

Komence de la paragrafo "Vintro 1954" estas skribita kvazaŭ citaĵo : "Antaŭ kvindek jaroj, ĉiuj apenaŭ elirintis la bestaĵojn de la milito......". Sed strange : 1954 minus 50 jaroj = 1904. Laŭ mi, tiu jaro ne estas jaro de militfino (almenaŭ ne de famkonata milito). Ĉu anstataŭ "kvindek" estu "kvin" aŭ "dek" ? Mi iom retserĉis la (probable franclingvan) citaĵon, se ja temas pri citaĵo, sed ne trovis. Popolano (diskuto) 00:33, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi supozas ke tio estas citaĵo eltirita el parolado farita en 1994. Tio koncernas france "l'insurrection de la bonté" nome "ribelo de la boneco". Sed mi ne trovis tiun citaĵon. Dominik (diskuto) 03:48, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]