Diskuto:Aborto kaj religioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj.

Ĉi tie mi je supraĵa rigardo ne vidis strangaĵojn, sed mi tamen estu skeptika, pro la multaj misoj en antaŭaj kaj postaj tekstoj.

La enhavon mi ne ne atente studis, post detala kontrolo de multaj aliaj paĝoj, kaj povas esti ke tiu ĉi enhavo ne havas dubindajn personajn opiniojn kamuflitaj kvazaŭ faktoj, sed mi tamen estu skeptika, pro la multaj misoj en antaŭaj kaj postaj tekstoj. Tamen ankaŭ ĉi tie tuj en unua sekundo videblis fuŝa ruĝa ligilo: titolo Valdana Evangelia Eklezio ne ekzistas, sed valdanoj jes estas. Eblas diskutigi proponon, ĉu ŝanĝi la nomon de artikolo, aŭ eblas proponi meti alidirektilon kaj en la unua frazo meti alternativan nomon, sed se oni simple skribas ion ajn kaj tute ne rigardas kiuj artikoloj ekzistas, tio tre malbonas. ThomasPusch (diskuto) 15:27, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Same Kategorio:scienco kaj religioj ne ekzistas, sed Kategorio:religio kaj scienco jes, kaj cetere ankaŭ Kategorio:religio kaj sano. Sufiĉas unu momenton rigardi kio estsa, kaj eviti postajn jarojn da misinformo ke ŝajne neniu kategorio ekzistas! ThomasPusch (diskuto) 15:41, 23 okt. 2023 (UTC)[Respondi]