Aborto kaj religioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La rilatoj inter aborto kaj religioj estas abunde komplikaj:

  • la pozicio de la plej grandaj religioj rilate la aborton laŭvole kaŭzitan estas kutime por la kondamno.
  • la pozicio de la malpli grandaj religioj pli varias.

Judismo[redakti | redakti fonton]

La Biblio kondamnas la hommortigon kaj do la mortigon de la feto, kiu estas konsiderita jam homa estulo post la 40 tagoj el ĝia koncipiĝo, kaj la aborto estas taksataj peko. Kvankam apogiĝantaj sur bibliaj tekstoj kontraŭaj al la aborto (precipe Eliro 21,22-25) kaj al kutimo jam atestita de Jozefo Flavio, hodiaŭ aperas kelke da konsento por la aborto efektigita en la unuaj kvar semajnoj, sed nur kaze de danĝero al la sano de la patrino. La terapeŭtikaj eliminoj de la homo nenaskita permeseblas nur post aŭtoritata kontrolo.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

La katolika eklezio, surbaze de bibliaj kaj apostolaj Dokumentoj, deĉiam konsideris la vivon dia pruntaĵo aŭ donaco, ne do aŭtonomia posedaĵo),aŭ propraĵo disponebla laŭvole: sekvas ke la aborto, kiel vola elekto celanta malhelpi la kreskiĝon de la vivo, egalvaloras al hommortigo kaj konsiderendas gravega morta peko. La vivo de ĉiu homo estas riĉaĵo por la homaro nedisponebla por la homo. Samjuĝe la tieldiritaj kontraŭkoncipaj metodoj, kiuj malhelpas la ennestiĝon de la koncipito en patrina sino, estas taksata abortemaj ĉar eliminantaj la pluvivon de la naskiĝonto. Vidu: Evangelium Vitae de Johano Paŭlo la 2-a, aparte en la nn. 58-63 kaj 68-74.

Tiu peko, kiu ne kreskigas la dignecon de la virino, estas rezervita al la episkopoj, nome povas esti absolvita nur per speciala delego.

Ortodoksaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

La pozicio de la Bizanca ortodoksa eklezio, pro la samaj motivoj, bibliaj (Eliro 21,22-25), patristikaj kaj apostolaj, similas al tiu katolika; kaj al tiuj analogas la Orientaj ortodoksaj eklezioj.

Protestantaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Tre varias la pozicioj de la protestantaj eklezioj. Marteno Lutero kaj Kalvino subtenis ke la animo kaj la korpo ekzistas tuj en la momento de la koncipo, Dum Filipo Melanktono asertis ke la animo eniras la korpon kiam tiu ĉi estas formita, tezo akordiĝantaj kun iuj Patroj de la Eklezio kiel Sankta Hieronimo kaj Aŭgusteno de Hipono, reale jam aristotela. Tiuj Patroj tamen neniam akceptis la aborton. Hodiaŭ, tamen, iuj eklezioj akcentas la gravecon de la unikaj cirkonstancoj kiujn ĉiu decido pri aborto havas sur laŭ respondecoj de tiu kiu devas decidi, aparte la virino, rekonante ke la morala konflikto okaze de aborto estas grava kaj ambigua. Pro tio iuj eklezioj kondamnas la aborton dum aliaj aprobas ĝin.

La valdanoj, hodiaŭ protestanta reformita eklezio kun multaj adeptoj en Italio, ĝenerale kontraŭas al la aborto sed allasas la terapeŭtikan aborto permesebla. En tiu Eklezio igas neebla la konkludon pri la momento de la personigo la neklareco de la bibliaj tekstoj pri la momento de la personiĝo.[klarigu][1]

Mormonismo taksas la homan vivon sankta kaj, do, oponas la utiligon de la laŭvola gravedeca interrompo por akiri individuajn kaj sociajn avantaĝojn; sed aprobas la aborton en iuj kazoj:

  • se la gravedeco estas frukto de seksatencoincesto;
  • se kompetenta aŭtoritato establas ke ekzistas grava danĝero por la ivo kaj sano de la gravedulino;
  • se kompetenta medicinista aŭtoritato juĝas ke la feto, pro gravaj misformaĵoj, ne povas supervivi postnaskiĝe.

Ĉiukaze la fidelulo evitu personan decidon, sed provu spiritan gvidon ĉe la regantoj de la kulto kaj profitu de la individua preĝo.[2]

Eklezio de Anglio[redakti | redakti fonton]

La eklezio de Anglio ne difinis oficialan pozicion pri la momento en kiu la vivo kreskiĝanta en la virina ventro komenciĝas esti persono, kaj do sankta kaj tenanta la juron al vivo. Nur malplimulto samopinias kiel katolikismo (laŭ kiu la homo ĉeestas tuta el la komenca momento) dum la plejgranda parto aplikas la principojn de la kuntekstigo tipajn de la anglikana etiko kaze de konfliktoj inter la rajtoj de diversaj personoj; tial, inter la anglikanoj venkas la ideo ke en iuj kazoj, difinitaj laŭ supercititaj principoj, la aborto estas morale aprobebla. (vidu: Lambeth Conference Report, 1930, 16 & 1978, 10).

Atestantoj de Jehovo[redakti | redakti fonton]

La atestantoj de Jehovo, rigore respektemaj pri la bibliaj ordonoj, restas kontraŭaj al la aborto, sed ili aprobas. malsame la katolika Eklezio, ĉiujn kontraŭkoncipilojn.

Asocioj proksimaj al la pozicio de la katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

Aktivas en la socio organizaĵoj kiuj referencas al kristanismo, kiel la Movimento per la Vita (Movado por la Vivo - en Italio) kaj la Moral Majority (Morala Plimulto - Usono), kiu pripledas la aplikadon de la malpermeso de aborto ankaŭ pere de ŝtataj leĝoj.

Budhismo[redakti | redakti fonton]

<aludo al abortitoj

En Budhismo la aborto estas malpermesita en ĉiuj tekstoj kaj tradicioj ĉar konsiderita perforto kontraŭ vivanta kaj "sensanta" estulo (krom iuj tekstoj kiuj ne taksas la embrion "sensanta"). Tenzin Gjaco, la 14-a Dalai-Lamao, lastatempe deklaris ĝin praktikebla en certaj ciskonstancoj.[3]

Islamo[redakti | redakti fonton]

En Islamo, oni opinias ke la feto ricevas la animon 120 tagojn post la koncipiĝo, tamen la embrio ests taksata inda je respekto. Pro tio generale la aborto ne estas akceptata, sed iuj skoloj ĝin aprobas kaze de seksatenco kaj de minaco al la patrina sano: ĉiu-kaze la aborto post la kvara monato estas konsierata hommortigo Aborto. Una storia dimenticata Arkivigite je 2009-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, ed. Pragma, 1997, ISBN 8886202342</ref>.

Hinduismo[redakti | redakti fonton]

En la centoj pensofluoj de Hinduismo la regulo estas por la neo. Tamen rimarkiĝas certan toleron por la malobservantoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por katolikismo, la Biblio ne estas la unika fonto de la moralo, samvaloras ankaŭ la tradicio kaj la decidoj de la eklezia instruofico.
  2. angleAbortion, Public Issues, Newsroom,
  3. Dalai Lama (Tenzin Gyatso) con Howard C. Cutler - L'arte della felicità (itale: "la arto de la feliĉo")

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj, ĉiuj en la angla[redakti | redakti fonton]