Diskuto:Frua Mezepoko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Alta Mezepoko)

En la artikolo Mezepoko legeblas:

"En Okcidento, oni ofte dividas Mezepokon en fruan periodon (iafoje misnomata la "Malluma Epoko", almenaŭ de la 5-a ĝis la 8-a jarcentoj) de ŝanĝiĝemaj regnoj, relative malalta nivelo de ekonomia agado kaj sukcesaj eniroj de nekristanaj popoloj (slavoj, araboj, skandinavoj, madjaroj); mezan periodon (la Alta Mezepoko) de disvolviĝintaj institucioj de sinjoreco kaj vasaleco, kastel-konstruado kaj ĉevalarajda militado, kaj revigliĝanta urba kaj komerca vivo; kaj malfruan periodon de kreskanta reĝa potenco, la estiĝo de komercaj interesoj kaj malfortiĝo de kutimaj ligoj de dependeco, speciale post la pesto de la 14-a jarcento."

En tiu ĉi artikolo la "Alta Mezepoko" difiniĝas la tempo "ekde la falo de la Okcident-Romia Imperio" (ankoraŭ parto de la antikva epoko) "ĝis proksimume la jaro 1000" (do laŭ tiu difino ne restas loko por "frua mezepoko"). La aldono de adjektivo indikas, ke ankaŭ laŭ tiu-ĉi difino devus esti iu alia fazo de mezepoko, klare post la jaro 1000, sed ne klaras kiel ĝi nomiĝu (ĉu "malalta..."?). Al mi la unua difino pli klaras. Ĉu estas aliaj opinioj kiel unuecigi la du difinojn, kaj kiel interligi la du artikolojn Mezepoko kaj Alta Mezepoko?

ThomasPusch (diskuto) 14:45, 19 Okt. 2012 (UTC)

Por pli ĝusta kaj komprenebla titolo[redakti fonton]

Devus tradukiĝi per "Frua Mezepoko" kaj la alia per "Malfrua Mezepoko".--Xian (diskuto) 09:21, 18 Sep. 2013 (UTC)

"haut" kaj "bas" en la franca lingvo povas havi diversajn signifojn: - alta kaj malalta - frua kaj malfrua - en havanta la ĉefurbon de io: "Haute Bretagne" enhavas la ĉefurbon de Bretonio sed estas malpli alta ol "Basse Bretagne".--Xian (diskuto) 09:21, 18 Sep. 2013 (UTC)

Mi subtenas la opinion de Xian, ke la ĝusta esperantigo estas «Frua mezepoko» (resp. «Malfrua mezepoko»).
La latinida uzo de «alta» kaj «malalta» (aŭ eĉ, pli monstre, «basa») estas neesperanta. Nek PIV, nek ReVo difinas por «alta» ian ajn tempan signifon. Mi supozas, ke la bizaran kutimon uzi «alta» por la senco «frua» kaŭzis manko de taŭga vorto en la franca kaj probable en iuj aliaj lingvoj latinidaj; ekz‑e la Varingjena vortaro eo-fr donas por «frua» nur jenajn tradukojn (el kiuj neniu taŭgas por la koncerna signifo):
frua petit (matin); tendre (jeunesse); précoce (automne); premier (muguet)
Sed Esperanto ja posedas la bezonatan vorton, samkiel multaj aliaj lingvoj. Por la parolantoj de tiuj lingvoj la latinidaj surogatoj estas nekompreneblaj kaj eĉ misgvidaj: «profunda antikveco» normale signifas grandan antikvecon; en arĥeologio «la pli altaj tavoloj» estas la pli malfruaj, ktp.--Sergio (diskuto) 10:08, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]