Diskuto:Amaspaniko sur Ĥodinka kampo
Alinomiginda[redakti fonton]
La vorto "tragedio" en titolo estas neneŭtrala. Pro tio endas alinomigi la artikolon. Bonvolu proponi novan varianton.--Dima41 (diskuto) 03:41, 18 Jan. 2014 (UTC)
- Mi ne vidas gravan problemon en tiu nomo, ekzemple la angla versio uzas ĝin. Alikaze oni povus uzi "Ĥodinka katastrofo".--RG72 (diskuto) 16:17, 18 Jan. 2014 (UTC)
- Mi ekis la artikolon. Mi elektis la vorton tragedio, kiel angla, ukraina, portugala ktp. lingvoj. Mi same ne vidas problemon pri la vorto tragedio. Kial Dima ne proponas unu novan, kiun ni povus diskuti? Katastrofo rilatas - laŭ miaj sentoj - al naturaj fenomenoj aŭ amasmortoj pro trafikaj akcidentoj.Narvalo (diskuto) 17:08, 18 Jan. 2014 (UTC)
- Eble, estus pli bone nomi ĝin kiel en la rusa lingvo "Давка на Ходынском поле". Mi ne scias, kiel tio ĝuste tradukeblas; verŝajne, taŭgus "Amaspaniko sur Ĥodinka kampo". Aŭ "Ĥodinka katastrofo" (malpli bone, ĉar ne komprenigas pri la okazaĵo). Sed ne "tragedio" - ĉi tiu vorto esprimas subjektivan rilaton al la evento.--Dima41 (diskuto) 19:20, 18 Jan. 2014 (UTC)
- Via propono "Amaspaniko sur Ĥodinka kampo" estas akceptebla, se neniu alia kontraŭdiras.Narvalo (diskuto) 20:58, 18 Jan. 2014 (UTC)
- Mi ekis la artikolon. Mi elektis la vorton tragedio, kiel angla, ukraina, portugala ktp. lingvoj. Mi same ne vidas problemon pri la vorto tragedio. Kial Dima ne proponas unu novan, kiun ni povus diskuti? Katastrofo rilatas - laŭ miaj sentoj - al naturaj fenomenoj aŭ amasmortoj pro trafikaj akcidentoj.Narvalo (diskuto) 17:08, 18 Jan. 2014 (UTC)
Mi ŝanĝis la nomon al "Amaspaniko sur Ĥodinka kampo".--Dima41 (diskuto) 21:44, 25 Feb. 2014 (UTC)