Diskuto:Angelo Polli

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

See Also/Vidu ankaŭ: https://fr.wikipedia.org/wiki/Discussion:Angelo_Polli/Suppression --Arroser (diskuto) 22:05, 10 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Teksto pri Angelo Polli estis forigita en la franca vikipedio (vidu supre) pro "manko de graveco", kaj estas simila artikolo Gino Polli, delonge forigita el la angla vikipedio - probable ankaŭ alilingvaj versioj forviŝiĝis, supozeble ankaŭ el la itala. Kaj krome estas tekstoj pri Gianni Polli kaj Pietro Polli kiuj eĉ ne atingas nivelon de artikola ĝermo. Tamen la argumento pri "graveco" de homo ŝajnas al mi iom subjektiva: mi malgraŭ la protestoj ĉi-tie kaj en aliaj vikipedioj proponus lasi la tekstojn pri Gino kaj Angelo, kiuj estas laŭ lingvaĵo kaj enpaĝigo relative kontentigaj artikoloj, kaj forigi la ĝermetojn pri Gianni kaj Pietro.

industria kokidaĵo
  • Cetere: min amuzis lerni en la informkestoj pri familio Polli, ke iu inter okupoj kaj profesioj estas "militisto kaj Industria manĝaĵo Kokidoj". Mi ne certas kiu profesio estas esti manĝaĵo, sed esti industria kokidaĵo supozeble indikas socie neprestiĝan profesion...

--ThomasPusch (diskuto) 14:55, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]


Mi cetere ankoraŭ iom dubas la multajn honorigojn, kiujn iu redaktanto simple asertis en vikidatumoj, sen mencio de iu referenco... ThomasPusch (diskuto) 16:01, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

✔ Farite: la honorigoj estas for el la informkesto. Dankon. ThomasPusch (diskuto) 15:07, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu kontraŭfaŝisto?[redakti fonton]

Iu anonimulo aldonis la kategorion "italaj kontraŭfaŝistoj" al la teksto. Mi ne certas ke tiu kategorio por altranga soldato de faŝisma Italio vere ĝustas. Kvankam mi tute ne pridubas, ke la homo suferis sub la germanaj faŝistoj: ne ĉiu, kiun la nazioj malliberigis, per tiu ago aŭtomate iĝis kontraŭfaŝisto, alikaze ni en la dua mondmilito havintus signife pli ol 20 milionojn da kontraŭfaŝistoj... Mi formetas la kategorion, kies metinto cetere estas tutvikie forbarita pro vandalismo. ThomasPusch (diskuto) 15:07, 20 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Postrikolto[redakti fonton]

Mi ankoraŭ malplipatosigis la vortumon kaj esperantigis multajn italajn notojn, kiuj antaŭ simple metiĝis sen tradukoj, sed daŭre mi dirus, ke el ideologie neŭtrala pozicio la lingve bona teksto havas rajton resti en Vikipedio, kvankam en la esperanta branĉo ne estas tre multaj tekstoj pri soldatoj. La frazo "Iuj atestintoj diris, ke kiam li povis akiri paperon kaj plumon li skribis poezion" ankoraŭ sonas melodrama, sed pri tiom escepta tempo de milito tio laŭ mi tolereblas. ThomasPusch (diskuto) 10:13, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Krome: la malnoveca {{informkesto biografio}} ne plu flegiĝas, aspektas al mi laŭ pluraj dimensioj problema kaj efektive havas atentigon esti evitinda. Mi nepre subskribas tiun rekomendon kaj anstataŭigas la malnovan ŝablonon per {{informkesto homo}}: se en iuj ajn paĝo la malnoveca ŝablono ne kreas proplemojn, ne necesas aŭtomate forpreni ĝin: ĉi tie ĝi kaŭzis problemojn, kiujn mi ne sukcesis ripari: valida kialo anstataŭigi ĝin per {{informkesto homo}}. ThomasPusch (diskuto) 10:21, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Ankoraŭ krome, mi elmetas la sekvajn erojn el la "bibliografio":

  • Ufficio Storico Stato Maggiore Esercito, Roma
  • Ministero della Guerra, Estratto del Ruolo Matricolare degli Ufficiali, Circondario di Milano
  • Museo Storico in Trento (Archivio Resistenza)
  • Gazzetta Ufficiale, Italio. Direzione generale dell'agricoltura, 1963

La unua tri estas simple nomoj de institucioj, kaj la kvara ŝajnas esti ŝtata oficiala bulteno, sed ne estas sufiĉe specifigita: nur la jaro neniel sufiĉus por retrovi la lokon, kie specife oni "bibliografie" traktis lin.

Same la ekstera ligilo al tuta muzeo ne estas sufiĉe specifa. ThomasPusch (diskuto) 10:40, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Kaj: ekstera ligilo *Col. Fabio Polli, Onorificienze, Presidenza della Repubblica Italiana temas pri Fabio Polli naskiĝinta en Viterbo, ŝajne tute alia homo, kaj www.lager.it/imi_italiani.html entute ne plu funkcias - ambaŭ for. ThomasPusch (diskuto) 10:58, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]


Atentu ke diskuto ĉu lasi kaj plibonigi aŭ forpreni inter alie tiun paĝon daŭras en la paĝo Vikipedio:Forigendaj artikoloj.

ThomasPusch (diskuto) 15:33, 3 jan. 2023 (UTC)[Respondi]