Diskuto:Ario (teologo)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la artikola titolo "Ario hereza" estas misfamiga, malneŭtrala, komprenante la forte malaproban konotacion de la vorto "herezo" (tiel religia plimulto ofende nomas la religian malplimulton, kaj apenaŭ iu kredanto mem nomus sin "herezulo", "miskredanto"). En aliaj lingvoj eblas simple uzi lian nomon sen aldonaĵo, sed kompreneble en Esperanto ario sen aldonaĵo kaj minuskle estas kanto, tial tamen aldonaĵo necesas. Mi proponas alinomigi la titolon al la ne-ofenda, neŭtrala titolo "Ario (teologo)", kaj realigas tiun alinomigon. ThomasPusch (diskuto) 09:43, 31 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Aparte de tio...

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. --ThomasPusch (diskuto) 19:28, 1 nov. 2023 (UTC)[Respondi]