Diskuto:Ateromo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingvaĵo[redakti fonton]

Saluton. La teksto montras tipajn fuŝojn de latidinlingvanoj. Ĉu do denaskulo de alia lingva grupo aŭ familio povus forigi la fuŝojn, kiujn mi nun ne forigos? --Tlustulimu (diskuto) 15:31, 10 Nov. 2013 (UTC)

Plue en la paĝo Vikipedio:Polurado:

Mi ĵus trovis la artikolon Ateromo. Mi jam iomete poluris ĝin. Sed la lastan frazon mi ne sukcesis korekti, ĉar mi ne scias, kion celis skribi la verkinto. Ĉu kuracisto aŭ simila fakulo povas korekti ĝin? --Tlustulimu (diskuto) 15:36, 10 Nov. 2013 (UTC)

Nur nun mi vidas vian noton, kaj la artikolon. Supozeble vi celas la frazon "La surfaca erozio de la luma endotelio de la plako estus la kaŭzo je 40% de la arteria trombozo". En ĝi mislokas la vorto "luma", kiu tute ne celas lumon: La verkinto, pensante en iu nacia lingvo kun multaj grekaj-latinaj fakvortoj, pensis pri la latina vorto lumen, kiu estas la interno de tubo. Sincere dirite, mi ne konas rektan unuvortan tradukon al Esperanto (klaras ke nek lumo nek lumeno taŭgas), kaj mia PIV de 1970, plena je medicinaj terminoj, ankaŭ ne ofertas solvon. La "endotelio" ĉiukaze estas la interna histo, do simple eblas forpreni la vorteton kies senco pli-malpli estas "interna endotelio", "interna interna histo". Tamen la teksto restas apenaŭ komprenebla, kaj kvankam en multaj tekstoj min ĝenas la ŝablona postulo de eksteraj referencoj, ĉi tie mi ŝatus referencojn. Malbone ke eĉ ne klaras ĉu la malklaraj teksteroj estas tradukoj el alilingva vikipedia teksto (mi supozas), aŭ prentaj el aliaj fontoj: nur klaras ke la precipa aŭtoro estas uzanto Anthony59, aktiva plejparte en novembro 2014, kaj iuj IP-uloj, tutbone povus esti Anthony59 kiu forgesis ensaluti. Certe Anthony59 scias ion pri medicino, kaj sendube liaj redaktoj ne estas vandalismaj, sed lingve iom mallertaj pro malperfekta lingvoregado. Sed mi timas ke li (aŭ ŝi) ne reagus se oni per la privata diskutpaĝo petus klarigojn: en tuta 2015 nur estis unu redakteto, en 2016 ĝis nun tute ne - probable la privata diskutpaĝo ne estas atentata. Do mi forprenas la vorton "luma", kaj ie-tie iom korektetas, sed la artikolo restas zorgiga. ThomasPusch (diskuto) 13:46, 5 apr. 2016 (UTC)[Respondi]