Diskuto:Atlaso (mitologio)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu estas la diskuto-paĝo de Atlaso.

Eĉ la vastega angla vikipedio kun siaj momente 6 722 965 artikoloj ne havas ruĝan ligilon aŭ eĉ malpli artikolon pri la "oraj pomoj de la ĝardeno de la Hesperidinoj". Tia ruĝa ligilo simple estas troigo: se iu neprege insistas krei ĝin, tiu kreu bonan artikolan ĝermon kun almenaŭ tri plenaj seneraraj frazoj, kategorioj, informkesto, bildo(j), kaj poste metu internan ligilon de ĉi tie al la nova paĝo, kaj ankoraŭ de almenaŭ tri-kvar aliaj paĝoj... Tio necesas ĉar alikaze la nova teksto kritikiĝos kiel "orfa artikolo". Mi havas neniun ideon, el kiuj tri-kvar aliaj paĝoj eblus meti internan ligilon al la nova paĝo - sed tiu demando nur stariĝos kiam iam estos propra enciklopedia artikolo pri la "oraj pomoj de la ĝardeno de la Hesperidinoj", kion mi mem ne kredas ke iam okazos. Ĝis tiu hipoteza momento la vortoj estu simplaj nigraj vortoj, sen interna ligilo en ruĝaj literoj. ThomasPusch (diskuto) 16:08, 2 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi jen donacis al la artikolo novan tekston Atlaso de Farnese - nun mankas nur tri temoj, Menetio, Etra kaj Hesperisa ...ThomasPusch (diskuto) 16:44, 2 okt. 2023 (UTC)[Respondi]