Atlaso de Farnese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Atlaso de Farnese (en la Nacia Arkeologia Muzeo Napolo)

La Atlaso de Farnese estas Romia marmora skulptaĵo el la 2-a jarcento p.K. de Atlaso tenanta "ĉielan globon". Verŝajne kopio de pli frua verko de la helenisma periodo, ĝi estas la plej malnova ekzistanta statuo de Atlaso, titano de la greka mitologio kiu estas reprezentita en pli frua ceramika vazopentraĵo de antikva Grekio, kaj la plej malnova konata reprezentado de "ĉiela globo" kaj la klasikaj stelaj konstelacioj. La skulptaĵo situas ĉe la Nacia Arkeologia Muzeo de Napolo, en Italio.

La statuo estas datita ĉirkaŭ 150 p.K., dum la Romia Imperio. Ĝi ekestis post kiam la helenisma astronomo Ptolemeo verkis la astronomian traktaton Hē Megalē Sintaksis (Ἡ Μεγάλη Σύνταξις) (‘la granda kompono’), nomata la Almagesto. Tamen la ideo de "ĉiela globo" por reprezento de stelaj konstelacioj estis konata jam en pli frua helenisma astrologio, precipe en la verko de Hiparko en la 2-a jarcento a.K.

la kvinangula Vilao Farnese el birda perspektivo

Atlaso laboras sub la pezo ĉar li estis kondamnita de Zeŭso teni la ĉielon. La sfero montras bildigon de la nokta ĉielo kiel vidite de ekster la plej ekstera ĉiela sfero, kun reliefoj prezentantaj 41 (kelkaj fontoj kalkulas 42) el la 48 klasikaj grekaj konstelacio distingitaj fare de Ptolemeo, inkluzive de Ŝafo, Cigno kaj Herkulo la heroo. La skulptaĵo altas 210 centimetrojn, kaj la sfero havas diametron de 65 centimetroj.

La nomo Atlaso de Farnese reflektas ĝian akiron fare de la kardinalo Alessandro Farnese en 1562, kaj ĝia posta ekspozicio en la impona kvinangula Vilao Farnese en la urbo Caprarola, proksimume 50 kilometrojn de Romo.