Diskuto:Baĉabazio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus ŝanĝis la nomon de la artikolo ĉar mi pensas, ke la antaŭa nomo (Dancoknabo) ne bone esprimis la koncepton pri kio temas la artikolo, sed nur aludis la (danco)knabon kiu partoprenas en tiu ĉi fenomenon, ne la fenomenon mem. Mi kredas, ke "baĉabazio" estas taŭga adaptiĝo por esprimi la fenomenon kaj koncepton.--Pangea (diskuto) 09:44, 28 Jun. 2013 (UTC)

Ĉu la vorto "baĉabazio" jam ekzistas en iu vortaro? Se ne, la nuna titolo certe devos esti denove ŝanĝata aŭ eble eĉ reŝanĝata al la antaŭa. Krome via alinomigo fuŝis la intervikiajn ligilojn, kiuj ekde marto estas aranĝeblaj per Vikidatumoj. Do, ĉikaze ili troviĝas sur d:Q798023. --Tlustulimu (diskuto) 09:58, 28 Jun. 2013 (UTC)
Ne, baĉabazio ne ekzistas en iu vortaro, sed ankaŭ ne "dancoknabo" (almenaŭ laŭ mi scias), almenaŭ ne kiel koncepto por priskibi tiun ĉi afganan kutimon aŭ fenomenon. Ne estas la samo knabo kiu partropenas tiun kutimon ol la fenomeno mem. Dancoknabo eble taŭgas por aludi la knabon kiu dancas, sed ne la fenomenon. La ceteraj vikioj ĉiuj uzas titolojn tiaj, kiaj Bacha Bazi, neniu uzas ion similan al Dancoknabo. La origina esprimo "Bacha Bazi" signifas "ludi kun infanoj" aŭ io simila al "havi intereson pri infanoj", tamen ne "dancoknabo". Kiel do titoli la artikolon? Mia opinio, kvankam ĝi povas esti erara, estas ke krei la esprimon Baĉabazio kiel substantivo estas principe bona elekto, ĉar ŝajne ne eblas krei hoc laŭcelan esprimon signifanta "ludi kun infanoj" aŭ "havi intereson pri infanoj", kaj dancoknabo ne taŭgas pro la menciitaj kialoj. Koncerne la alilingvajn ligilojn, jam de kelkaj tagoj mi ne sukcesas aldoni novajn en miaj kreitaj artikoloj kaj jam skribis komenton en la Teknikejo por averti.--Pangea (diskuto) 15:57, 28 Jun. 2013 (UTC)
Mi kredas, ke la kazo estas komparebla kun esprimoj kaj artikoloj kiel Ŝotakono aŭ Lolikono, tiu lasta origine signifanta en la japana io simila al "Komplekso pri Lolita". Principe ne ekzistas en iu vortaro la vorto "Lolikono", sed estas necese krei ĝin por esprimi la koncepton.--Pangea (diskuto) 16:13, 28 Jun. 2013 (UTC)

Nu, kion vi opinias? Mi ne volas altrudi mian opinion, sed mi daŭre pensas la diritan.--Pangea (diskuto) 02:15, 19 Jul. 2013 (UTC).