Diskuto:Baza koloro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Al mi ne tre plaĉas la esprimo "primitiva/primativa koloro". La PIV-a difino de "primitiva" estas "tia, ke ĝi produktiĝis ĉe la origino de io, kaj ricevis pro tio specialan karakteron". Tio ne vere aplikeblas pri koloroj, ĉu? Eble oni diru "baza koloro". ("primativa" ne estas en PIV, eble estas eraro.) -- Umberto 19:32, 14. Apr 2005 (UTC)

Mi ĵus metis la esprimon "baza koloro" en la artikolon, ĉar mi trovis tion en la vortarego de Krause kiel traduko de la germana termino Grundfarbe. Bedaŭrinde mi nenion trovis en Nova PIV nek en la reta vortaro. --Tlustulimu (diskuto) 11:13, 29 Jan. 2014 (UTC)
Ankaŭ mi opinias, ke baza koloro estas pli trafa, dum primara koloro ne konvenas sence. Ankaŭ en la reala uzo baza koloro sufiĉe oftas. Mi do opinias, ke la artikolo estas alinomenda. --- Sergio (diskuto) 07:49, 5 Mar. 2015 (UTC)