Diskuto:Bekfluto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi intencas ekspansii la artikolon[redakti fonton]

Saluton kunlaborantoj

Mi intencas traduki la artikolon anglan pri bekflutoj kaj ĝin enmeti ĉi tie. Se iu ajn volas min helpi, mi estus tre dankema.

Ĝernjo --Gerrywright 21:40, 2. Mar 2007 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de Thomas Guibal 13:58, 14. Maj 2007 (UTC). Tiu artikolo verkita de Gerrywright freŝdate elektiĝis kiel leginda artikolo, sed mi opinias ke ĝi estas sufiĉe altkvalita por ADLS-iĝi.

  • Por:
  1. Por Por: Bill O'Ryan 20:23, 14. Maj 2007 (UTC)
  2. Por Por: --Petr Tomasovsky 08:54, 25. Maj 2007 (UTC)
  3. Por Por: --Bea 15:23, 25. Maj 2007 (UTC)
  • Detenas:
    • La lingva stilo ankoraŭ ne estas ekzemplodona. Tial mi kontraŭas ke ĉi tiu artikolo iĝu elstara artikolo antaŭ plibonigo de la lingva stilo. Ĉar artikolo povas iĝi ADLS sen iĝi elstara artikolo, mi nur detenas ĉi tie. Sed mi petas, ke se la artikolo elektiĝos kiel ADLS sen ke la lingva stilo pliboniĝos, ĝi ne estu aŭtomate markita kiel elstara. Se iuj tamen opinias ĝin elstara, ili proponu la artikolon sur Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj (sed se la lingva stilo ne pliboniĝos, mi tie voĉdonus kontraŭ la propono, anstataŭ nur deteni kiel ĉi tie). Marcos 20:31, 14. Maj 2007 (UTC)
  • Kontraŭ:
Lvh kaj Oryanw multe poluris la artikolon (dankon al ili !). Ĉu pli akceptebla nun ? Thomas Guibal 11:38, 25. Maj 2007 (UTC)

Plua evoluo[redakti fonton]

La teksto elektiĝis elstara artikolo en majo 2007, iĝis vikipedia artikolo de la semajno (ADLS) en semajno 22 de 2007 kaj reprezentiĝis kiel ADLS en semajno 13 de 2018. Nun tamen ĝi havas multajn ruĝajn ligilojn, kiuj aspektigas ĝin ne-preta. Mi ĵus aldonis biografion pri Peter Harlan por bluigi unu el tiuj ruĝaj ligiloj, kaj konstatas ke precipe ruĝas postulataj tekstoj de subspecioj de bekflutoj, kiujn iu uzanto postulis, sed neniu faris. Tiaj ruĝaj ligiloj laŭ mi ne sencas: aŭ tiaj subartikoloj verkiĝu, aŭ oni revenu al la pli modesta kaj multe malpli ruĝa stilo de la teksto en 2007. ThomasPusch (diskuto) 11:25, 1 apr. 2018 (UTC)[Respondi]