Saltu al enhavo

Diskuto:Benjamin Gedeon

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La teksto estas bone kaj abunde referencita, kaj la vikidatuma ero plenigita je informoj, kvankam ĝis nun en vikipedio ankoraŭ mankas ekzakta naskiĝdato kaj ne estas konfirmo ĉu la vivloko Halbturn estas la naskiĝloko (supozeble ne, ĉar en la vilaĝo ne estas hospitalo, krom ke la temulo alternativece naskiĝis hejme). Sed ne sencas diveni - necesas ĉiukaze atendi fidindajn eksterajn referencojn. Ĉar mankas artikoloj pri la kantaj konkursoj, per kiuj li konatiĝis, ĝis nun nur tri ligiloj gvidiĝas ĉi tien - tamen mi ne opinias saĝe plendi ke la artikolo estus tute "orfa", ĉar 3 ligiloj estas pli ol 0 kaj momente estus artefarite meti ligilojn al tiu ĉi paĝo el aliaj artikoloj. Kompense de ĉi tie tuta fasko da ligiloj gvidas al aliaj teksto, ankaŭ al du paĝoj pri gazetoj, Kronen Zeitung kaj BVZ, kiuj hieraŭ nur kreiĝis pro tiu ĉi teksto. ThomasPusch (diskuto) 10:30, 9 maj. 2024 (UTC)[Respondi]