Saltu al enhavo

Diskuto:Berkelio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Latest comment: antaŭ 1 jaro by Sj1mor in topic Antaŭa versio de la informkesto

Berkliumo

[redakti fonton]

Ĉar la nomo devenas de la usona urbo Berklio, eble la plej taŭga esperantigo estus berkliumo. Ĝi estas formita per la afikso -um-, same kiel ekzemple la tuj antaŭa elemento kuriumo (el Kurio) kaj la tuj sekva elemento kaliforniumo (el Kalifornio). La formon berkelio oni ofte uzas kiel alternativan nomon de la urbo mem, vidu ekz. ĉi tie kaj ĉi tie. Kion vi opinias? Ĉu iu malaprobus alinomadon de la artikolo? Amike, --WinstonSmith 21:22, 27 Aŭg. 2011 (UTC)

Jes. Laŭ PIV preskaŭ neniu nomo de elemento finiĝas per -umo en Esperanto. Mi trovis nur: "radiumo", kaj "heliumo" kaj "taliumo" apud la respondaj formoj sen -um, "helio" kaj "talio". La elemento Cf nomiĝas "kalifornio", laŭ PIV. Ĉar la elemento nomiĝas "berkelio", laŭ PIV, eble oni devus same tiel nomi la urbon "Berkelio". Cetere, Granda Frato observas vin! Lingvano (diskuto) 08:23, 9 Mar. 2013 (UTC)

Certe. La alinomigo de la artikolo pri la urbo jam okazis. ThomasPusch (diskuto) 08:44, 31 mar. 2023 (UTC)Reply
PS: Mi notis en la urba diskutpaĝo, ke mi iom bedaŭras la adiaŭon al la laŭ mi eleganta urba formo Berklio (kiu permesus nomon Berkliumo por la elemento), sed saĝas ke la elemento kaj urbo havas saman nombron da e-vokaloj, kaj ĉar la elementa nomo Berkelio estas klara fiksata en PIV (kaj la formo kompreneblas, ĉar en la internacia formo Berkelium, iom latinece aspektanta laŭ la finaĵo, kvankam meze la K ne estas latineca, prononcatas ĉiu vokalo), saĝas ne laŭ personaj preferoj enkonduki aŭ pluuzi lingvajn variaĵojn. Alikaze mi tute simpatius kun la propono de WinstonSmith... ThomasPusch (diskuto) 08:49, 31 mar. 2023 (UTC)Reply
Atentu, veneno!
Atentu, veneno!

Cetere: la elemento Uranio havas en sia paĝo la ŝablonon {{Veneno}}, kiu laŭ mia kompreno ankaŭ taŭgus por Berkelio (kiel fakte ankaŭ por ĉiu alia radioaktiva elemento). Sed mi hezitas simple meti ĝin baze de mia persona kompreno. Ĉu iu alia subtenus meton de la ŝablono {{Veneno}}? ThomasPusch (diskuto) 09:01, 31 mar. 2023 (UTC)Reply

Antaŭa versio de la informkesto

[redakti fonton]



'

'

[ Rn]5f97s2

Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero ('), ,
CAS-numero 7440-40-6
Loko en perioda tabelo Aktinoidoj-a grupo, 7-a periodo, bloko f
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 247 amu
Elektrona konfiguracio [ Rn]5f97s2
Oksidiĝa nombro 3, 4, 6
Fizikaj ecoj
Diversaj
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Sj1mor (diskuto) 13:09, 2 maj. 2025 (UTC)Reply