Diskuto:Bikso orelana

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nomo esperanta de Bixa orellana[redakti fonton]

Kara, mi proponas ke la nomplanto de Bixa orellana estu en Eo Bikso arbo.La vorto orelana ne havas signifon en esperanto.Aldone,

la genro en EO estas Bikso, sen pluraligo.Tamen en la latina ĝi devas esti senŝanĝa Bixa ĉar taksonomio ne ŝanĝas laũ lingvoj.Amike lumass

Saluton. Mi konsentas kun vi rilate la pluralo "biksoj", tio estas eraro. La genro estas bikso. Tamen mi ne konsentas kun via propono "Bikso arbo". La latina epiteto orellana estis donita laŭ la hispana esporisto Francisco de Orellana. La esperanta "orelana" do signifas rilate al Orelano. Due via proprono "Bikso arbo" konfiktus kun la alia specio Bixa arborea kies logika esperantigo estu "arba bikso". Amike, --HaleBopp (diskuto) 08:16, 2 apr. 2021 (UTC)[Respondi]
La argumento de HaleBopp estas konvinka. Mi reŝanĝas la nomon al "Bikso orelana". Sincere ThomasPusch (diskuto) 20:03, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]