Diskuto:Boletus edulis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komuna decido[redakti fonton]

Nun estas rezulto en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Diskutero en Diskuto:Lvivo pri similaj listoj, ke senprobleme eblas forigi ruĝajn ligilojn, kiuj estis ruĝaj dum monato. Tiel senprobleme eblas procedi ekde nun. Ĉi tie la listo de dekdu neekzistaj artikoloj pri unuopaj specioj de la klado de noblaj boletoj estis ruĝaj ligiloj, kiuj atendis dum pli ol 10 jaroj ke iu bluigos ilin. Tio estas klare multege pli ol monato! Mi forstrekas la ruĝajn ligilojn ... Se iu tre entuziasmas pri fungoj kaj volas krei bonajn artikolojn de minimume tri frazoj, kun normala taksonomia informkesto kaj bona kategorio, tio kompreneble ĉiam eblas kaj bonvenas: En tiu kazo faru la artikolon, ligu ĝin al alilingvaj artikoloj kaj tiam metu internan ligilon ĉi tie, kiu tuj estos blua. ThomasPusch (diskuto) 18:17, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Hieraŭ Hibirina metis noton kun ankoraŭ reviziinda redakteto: "mi pensas ke "manĝebla" estas pli neŭtrala vorto ol "manĝinda"." Kompreneble manĝebla ankaŭ estas bona vorto. Fakte la vorto "manĝinda" staris ĉi tie ekde la unua paŝo de ekverko de 2012. Sendube la franca biologo, kiu baze faris la paĝon, per la vorto volis substreki, ke almenaŭ en la kuirartoj de pluraj landoj kaj regionoj de Eŭropo (inter alie en Italio, Germanio, Francio, orienta Eŭropo kun i.a. Pollando kaj Baltio) la "noblaj boletoj" estas escepte alte estimataj kiel plej valoraj kaj plej aprezataj manĝofungoj. Tio estas io pli ol nur "manĝebla afero". Mi ne orientiĝas, kiel estas la situacioj en la kuirartoj de aliaj landoj kaj regionoj, sed mi supozas ke la aprezo estas simila en tiuj regionoj kie la fungoj konatas (kompreneble ke en la Saharo oni ne trovos ilin...). Do la iom poezia vorto "manĝinda" estis tute en ordo. Sed ankaŭ kun la ŝanĝita vorto la teksto ankoraŭ komunikas pri la aprezo, do tute en ordo tiel... ThomasPusch (diskuto) 11:00, 4 feb. 2023 (UTC)[Respondi]