Diskuto:Bosnio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri "Bosnujo"[redakti fonton]

Mi malfaris la jenan redakton de IP-ulo

"Bosnio (ne eblas diri Bosnujo, ĉar Bosno estas rivero! Do kutime la sufikso -uj- estas uzata por ekzemple: poloj > Polujo, francoj > Francujo, pomo > pomujo /pomarbo, do ne eblas en iu Ujo kelkaj riveroj nome Bosno), la loĝantoj de Bosnio povas esti nur: bosnianoj: serboj, kroatoj, boŝnjakoj kaj ĉiuj alia kiuj estas la civitanoj de Bosnio. (Origine tia, graslitera). -- IP-adreso 178.141.76.49 je 22 maj. 2020‎

kaj restarigis la antaŭan version, redaktitan de @Kani: Mi ne kompetentas pri la temo, mi nur ne povis aprobi tian tekston en la ĉefartikolon. Vikiano (diskuto) 17:40, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Artikolo[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus protektis la artikolon kontraŭ IP-ula redakto por unu semajno. Mi esperas, ke ili eble finfine trovos la diskutopaĝon, anstataŭ meti diskuton en la artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 18:07, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]


Bedaŭrinde neniu trovis la diskutpaĝon, sed la anonima uzanto tamen klare esprimis sian opinion, eĉ se la homo elektis malbonan vojon por vidigi ĝin.

Pri "Bosnujo"[redakti fonton]

La unua senca versio de la artikolo Bosnio estis tiu ĉi, de la 10-a de decembro 2004, fare de anonima uzanto, kiu klare starigis ĝin surbaze de landnomoj de finaĵoj -io. Uzanto Marcos sanĝis la landonomon en la unua frazo al "Bosnio aŭ Bosnujo" je 2008-01-19, kaj ŝanĝis la internan ligilon al la ŝtato al "Bosnujo kaj Hercegovino" je 2019-07-18, notante: La formon Bosnujo "de "Bosnio" mi enkondukis en la artikolon je 2008-01-19; laŭ la nova libereco pri landnomoj, mi rajtas ŝanĝi mian tiaman kontribuon al la UJ-sistemo". Tamen, rajtas ŝanĝi la stilon pri landnomaj formoj en teksto tiu, kiu grandparte verkis artikolon aŭ fundamente starigis ĝin, kaj la simpla aldono de du vortetoj "aŭ Bosnujo" je 2008-01-19 neniel estas fundamenta verkado de artikolo. Tial la ŝanĝo de la interna ligilo surbaze de la "nova libereco pri landnomoj" ne validas.

Malfacilas juĝi ĉu ĝustas la plej supra argumentado pri Bosno estante rivero, ne etnano, homo. Sed ĉiukaze PIV, kaj same ĉiuj aliaj esperantaj vortaroj kiujn mi pivis konsulti, nur konas esperantan radikon Bosni', kaj tute ne havas vorton "Bosno", nek por rivero nek por alia signifo. La vorto "Bosno" por esperantaj vortaroj ŝajnas ne ekzisti. Sola escepto kiun mi trovis estas la indiko pri bosno en Reta Vortaro, kiu mem pravigas sian elekton nur per iu ajn vikipedia artikolo, kaj ankoraŭ per persona letero de leganto al Monato. Sed tio pruvas nenion: ni ĉiuj scias kiom rapide oni povas adapti vikipediajn paĝojn, kaj unu persona letero estas nur atesto pri opinio aŭ prefero de unu homo. Sed vortaron, kio baziĝas je papera eldono, oni ne povas tiom rapide ŝanĝi laŭ persona gusto, tial la klara informo, ke esperanta radiko Bosn' tute ne ekzistas en PIV (ne ekzistis en 1970 kaj daŭre ne ekzistas fine de 2023), nur esperanta radiko Bosni' por la "balkania regiono, parto de la regno Bosnio-Hercegovino", pezas pli ol individuaj gustoj pri inventemo de novaj vortoj. Ĉiuj konscias ke Bosna estas rivero, kun slava kaj sen esperantlingva nomo. Sed la fakto ke estas rivero de certa nomo eĉ ne estas argumento: kvankam ekzistas rivero Majno - tamen ankaŭ ekzistas usona ŝtato Majno, kvankam ekzistas rivero Elbo - tamen ankaŭ ekzistas insulo Elbo tute aliloke. La diferenco estas ke ĉiuj tiuj kvar signifoj notiĝas en PIV kaj en multaj aliaj vortaroj, kaj esperanta radiko Bosn' ŝajne ne. Tial necesas ne nur malakcepti la ruzan adapton de Marcos en tiu ĉi teksto, sed necesas tre kritike revizii la titolojn kaj enhavojn de la artikoloj bosnoj kaj bosna lingvo. ThomasPusch (diskuto) 17:12, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Rezulte: Se ne aperas tre konvinkaj pruvoj ke "bosnoj" estas oficiala esperanta vorto por la etno en eksa Jugoslavio kaj sekve ilia lingvo nomiĝas "bosna lingvo", tiam la paĝoj pri etno kaj lingvo estas eraraj kaj devas esti ĝustigitaj, plej verŝajne al "bosnianoj" kaj "bosnia lingvo". Tiam restas miskompreno ke en la regiono "Bosnio" kaj en la ŝtato "Bosnio kaj Hercegovino" ankoraŭ ekzistas aliaj etnoj kaj la "bosnia lingvo" ankaŭ ne estas la sola oficiala lingvo de la regiono kaj ŝtato, sed tia miskomprena situacio foje ne eviteblas en regiono kaj lando etne tre diversaj.

PS: Mi nun ankoraŭ revidis noton kiun la uzanto Bertil Wennergren en aprilo 2009 aldonis al la Diskuto:Bosnoj. En ĝi li anoncas (tiam "baldaŭan") eldonon de dokumento de la AdE kun «la formoj "Bosnujo" kaj "Bosnio", ambaŭ gentobazaj. Tio signifas, ke ili baziĝas sur la gentovorto "bosnoj"». Mi ne vidis tiun dokumenton, sed se estas ĝuste ke en 2009 oficialiĝis tia dokumento, eble kun subskribo de Bertil Wennergren, kial tiam eblas ke fine de 2023 (14 jarojn post aprilo 2009!!) la reta eldono de PIV, vortaro.net, kiun en 2020 implementis Bertil Wennergren, daŭre klare informas ke ekzistas nur esperanta radiko Bosni' por la "balkania regiono, parto de la regno Bosnio-Hercegovino", kaj ne ekzistas iu radiko bosn' ??? ThomasPusch (diskuto) 17:54, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]