Diskuto:Boys Over Flowers

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiam uzi anglalingvan titolon por korea produkto? Ĉu ankaŭ en Koreio oni uzas la anglalingvan titolon anstataŭ la korelingvan titolon?--kani (diskuto) 12:48, 29 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Bona demando... Mi trafis tiun artikolan ĝermon per la listo de Neligitaj paĝoj, kaj kreis ses biografiajn artikolajn ĝermojn pri la ĉefrolantoj por forigi la tekston el tiu listo. En tiuj biografiaj ĝermoj mi evitis anglalingvan nomon, nomante la serion "Knaboj sur floroj (koree 꽃보다 남자, Kkotboda namja)", kiel oni antaŭe jam faris en la kerna teksto. Tamen mi konscias ke same bone esperantlingve povus esti "Knaboj super floroj", kaj ĉar kompreneble mankas ĉia ekstervikipedia referenco pri esperantlingva nomo de la serio, mi hezitus alinomigi la serion al nova titolo. La demando do daŭre pendas... ThomasPusch (diskuto) 13:49, 12 apr. 2021 (UTC)[Respondi]