Diskuto:Centra Ameriko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kredas ke la nomo de tiu ĉi paĝo devus esti Centrameriko, ĉar Mezameriko estas historia nomo, kiu nomas la zonon de la mezo de la nuntempa Meksiko ĝis Nikaragvo. Tial, mi ne povas fari artikolon pri tiu historia zono (kiu pli malpli kongruas kun la azteka imperio), ĉar ĝi jam estas okupata de alia nocio, t.e., nuntempa geografia zono. Ĉu eblus ŝanĝi/movi la paĝon? Mi demandas al interesitoj. Jorge Luis, 2003.12.02

Laŭ mia kompreno, tradicie kaj vortare Mezameriko estas es:Centroamérica. La nova koncepto en:Mesoamerica (Meksiko + Mezameriko), tamen estas malfacile esprimebla en Esperanto. Eble oni bezonos neologismon, sed Vikipedio laŭeble ne proponu neologismojn, nur rikoltu ilin. Vidu ankaŭ Diskuto:Ameriko.


Esperanto kiel internacia lingvo devas konformiĝi al internacia uzo : kiel estas en la diversaj lingvoj ?

da : Mellemamerika de : Mittelamerika en : Central America es : América Central y el Caribe fr : Amérique Centrale ja : 中央アメリカ pl : Ameryka Środkowa

Iuj lingvojuzas centra, aliaj meza. Se vi volas distingi laŭ la supra klarigo, vi nepre devos precizigi tion. Ŝajnas do ke ĉi tiu artikolo devus esti ĉe Centra Ameriko kaj la artikolo Mezameriko traktu la menciitan historiaĵon kaj entenu averton ke ambaŭ esprimoj rilatas al du diversaj realaĵoj. Arno Lagrange 17:43, 2. Dec 2003 (UTC)


Ĉu vere oni inkluzivigas Domingon en Centrameriko? Laŭ mia memoro, aŭ oni inkluzivigas ĉiujn Antilojn aŭ oni parolas pri Centrameriko + Karibo. -- :) 02:49, 6. Jan 2004 (UTC)

Nun delonge ekzistas artikoloj Centra Ameriko (pli suda teritorio), kaj Mezameriko (historia kaj iom pli norda, inkluzive de Meksiko). En la tekstoj estas kontentige bona klarigo, ankoraŭ eblus iom pli bone elstarigi la diferencon. Problemo precipa estas, ke la kategorio Mezameriko laŭ mi celas tion, kio en la artikolo estas difinita Centra Ameriko, kaj ĝi havas iom ĥaosajn subkategoriojn, kiuj en siaj titoloj uzas jen "Centra Ameriko", jen "Mezameriko", jen "Centrameriko". Laŭ mi prioritate necesas ordigi la kategoriojn tiel ke ili korespondas al la artikolaj difinoj. ThomasPusch (diskuto) 08:24, 16 Maj. 2013 (UTC)

Do al Centrameriko apartenas Gvatemalo, Belizo, Honduro, Salvadoro, Nikaragvo, Kostariko kaj Panamo.
Al la historia Mezameriko apartenas Gvatemalo, Belizo, Salvadoro, Kostariko kaj Meksiko.
Al kio apartenas Kubo kaj la karibaj insuloj? Al neniu el la du, sed al aparta Kariba Ameriko? Antaŭ ol korekti kategoriojn, ni devos interkonsenti pri tio. PaulP@diskkont 09:30, 16 Maj. 2013 (UTC)