Saltu al enhavo

Diskuto:Clouseau

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Yves, Kategorioj estu pluralaj (vidu la diskutejon). Do bv. movi al nova Kategorio:Belgaj muzikgrupoj kaj poste, kiam Kategorio:Belga muzikgrupo estas malplena, proponi forigon de la malplena grupo en Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Dankon! PaulP 03:59, 28. Mar 2006 (UTC)

Vi laboras tre rapide ;-) 195.144.83.8 07:38, 28. Mar 2006 (UTC)
Kategorio ŝanĝigis al: Kategorio:Belgaj muzikaj grupoj --Dominik 01:32, 23. Jan 2010 (UTC)
@Yvesn: Kara, mi ĵus vidis vian tekston pri la grupo Cluseau de 2006 kaj aldonis ligilon al la intertempe kreita teksto kaj kategorio pri la Eŭrovido-Kantokonkurso 1991. Sed mi miras ke vi tiam antaŭvidis tiom multegajn ruĝajn ligilojn, kaj konstatas ke post 18 jaroj estis iom tro optimisme pensi ke iuj aliaj homoj plenigos la mankantajn artikolojn ene de la sekvaj kelkaj monatoj en 2006. Ne necesas ke ĉiu homo aŭ ĉiu kantotitolo nepre menciiĝu per ruĝa ligilo. Vi ne estos vikipedia perfidulo se vi post 18 jaroj ŝanĝos kelkajn pliajn neekzistajn vikipediajn titolojn al simpla teksto. Sed pli bone kompreneble estas, se vi prenas iom da libera tempo kaj ankoraŭ kreas iujn mankajn tekstojn. Bonan somerumadon! ThomasPusch (diskuto) 12:11, 18 jul. 2024 (UTC)[Respondi]