Diskuto:Debuto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam ekzistas artikolo Malfermado en ŝako. En la diskuto legeblas demando pri ĝusta nomiĝo de tiu ĉi fazo. En http://www.esperanto-muenchen.de/Fakvortlistoj/Schach/schach_unua.htm legeblas "malferm(ad)o", sed la fonto estas la Vikipedio mem. La artikolo Ŝako uzas "malfermado" kaj ĝi estas akceptita en la liston de elstaraj artikoloj. Punktor 11:54, 22. Jun 2008 (UTC)

Principe, mi konsentas kunigon de ĉi tiu artikolo, kaj vorto “malfermado” respondas al principo de Esperanto, sed “debuto” estas oficiala vorto (el «Oficialaj aldonoj» de Akademio de Espranto).

Laŭ mi "debuto" estas neologismo por "unua publika apero" aŭ "unua publika elpaŝo". Ne nur ŝakludo komenciĝas per debuto, sed unua publika prezentiĝo de aktoro, kantisto, muzikisto aŭ alia artisto same estas debuto, same teatraĵo aŭ kineja filmo debutas (en unua prezentaĵo nomata premiero)... Kaj tiel plu. La vorto ne nur limiĝas al ŝako, kaj la teksto pli bone respegulu tion. ThomasPusch (diskuto) 10:26, 29 Maj. 2014 (UTC)
malfermo (ŝako) estas la preferinda formo. Narvalo (diskuto) 10:37, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
de:Debüt tradukinda al debutoNarvalo (diskuto) 10:39, 6 dec. 2019 (UTC)[Respondi]