Diskuto:Dictatus Papae
Okazas strangaĵo: la korektaĵoj, sur la unua antaŭrigardita teskto, ne receptiĝas! Iu konfide batas "Konservi ŝanĝojn", iras dormi, kaj poste... trovas balailon! Kiun eraron mi faras?
Okazas alia strangaĵo: ke la balaisto forgesas la balailon sur la loko!
Ludovica
- mi poluris kaj forigis balailon - la problemo kuŝis en la fakto ke ekzistis 2 paĝoj: unu "stabila" kaj unu "malneta" - necesis konservi ŝanĝojn de la malneta por havi la plej lastan version - poste necesis forigi ŝablonon "polurinda" - malgraŭ tio restis kelkaj malglataĵoj, kiujn mi provis glatigi --Dominik 07:08, 17. Sep 2009 (UTC)
- Ludovica, bv ensaluti por redakti: viaj redaktoj tiel tuj aperus. Redaktoj de neensalutinto estas konsideritaj kiel malneto kontrolendaj. Arno Lagrange ✉ @ ₪ 07:20, 17. Sep 2009 (UTC)