Diskuto:Discentreco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demando pri la ĝusteco de la termino[redakti fonton]

NPIV por tiu ĉi termino prezentas la formon "fokusdiseco". De kie fakte venas la nuna formo "discentreco"? Ĉu ĝi vere estas preferinda? Mevo (diskuto) 23:22, 26 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, Mevo. Mi trovis la terminon "discentreco" en la libro "Matematika vortaro esperanta-ĉeĥa-germana", de Jan Werner, sur la paĝo 27, numero 626. Krome tie sub numero 628 troviĝas la termino "disfokuseco".
La termino "discentreco" troviĝas ankaŭ en la reta vortaro [1], sed apud "fokusdiseco" ([2]), kiu nur kondukas al ĝi. Ĉar "discentreco" troveblas en faka vortaro, mi preferus konservi ĝin. Kion pensas niaj matematikistoj pri tio? --Tlustulimu (diskuto) 08:27, 27 Mar. 2014 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Fakte, kiel mi ĵus kontrolis, ankaŭ la "Matematika vortaro kaj oklingva leksikono" de Marc Bavant (Kava-Pech, 2003) mencias ambaŭ formojn, tamen jes prenas kiel bazan la formon "discentreco". En la komentoj Bavant skribas: En la Matematika vortaro de Jan Werner troveblas du sinonimoj: "disfokuseco" (uzata en PIV) kaj "fokusdiseco" (uzata en NPIV). Bricard uzas "decentreco", kiu ŝajne ne konserviĝis. "Discentreco" havas la avantaĝon de proksimeco kun la nacilingvaj ekvivalentoj kaj la intuicia sento, ke ĝi mezuras la malproksimecon de la fokuso al la simetricentro.
Pri la "intuiciaj aferoj" mi ne estas sperta kaj certa, sed la NPIVa formo certe ŝajnas al mi pli logika kaj klara, ol "discentreco" (Ĉu vere indas paroli pri iuj "centroj", kiam fakte temas pri "fokusoj"? Centron havas nur cirklo, ĉiuj ceteraj konikoj havas ne centron, sed ja fokuso(j)n). "Discentreco" eble laŭ la strukturo laŭas la respondan internacian vorton, sed laŭ la ekstera formo ĝi neniel similas al eccentricity, excentricidad, эксцентриситет ktp; do, ne eblas paroli pri la aplikado de la 15a Fundamenta regulo al tiu vorto. Kaj, plej grave, NPIV ja estas multe pli facile alirebla, ol la fakaj vortaroj. Konsiderante ĉion supre diritan kaj ankaŭ la fakton, ke vikipedio ja estas/estu direktita al la "ordinaraj" homoj, ne al fakuloj, mi havas fortan opinion, ke la formo "fokusdiseco" estas preferinda. Mevo (diskuto) 22:46, 28 Mar. 2014 (UTC)