Diskuto:Disneyland
Kial Disneyland en Esperanto estu "Diznejlando"? La unuaj du silaboj indikas al la familia nomo de Walt Disney, prononco [wɔːlt ˈdɪzni], do nur per Esperantaj literoj pli-malpli "ŭoŭlt DIZni". Por la paĝo Rene Russo oni inventis esperantan nomon "Disnilando", kiu laŭ prononco estas same "nur preskaŭ ĝusta" - la prononce sola ĝusta formo estus "Diznilando". Guglo trovas unu referencon en El Popola Ĉinio, 10 1992, p. 12. Mi ne scias, ĉu la loka Esperantzo-movado ankoraŭ havus paperajn pliajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 21:13, 15 jan. 2024 (UTC)