Diskuto:Distribuita Lingvo-Tradukado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pardonpetas, se mi komunikas ne tro precizajn informojn. Mi skribas nur tion, kion ĝuste nun parkere mi rememoras. Certe rektaj partoprenintoj-programistoj de la projekto povos precizigi miajn informojn. Vikipediisto:Jan

Mi dankas vin ke vi redaktis ĉi artikolon. Mi elektis Distribuita Lingvo-Tradukado kiel ĉefan titolon DLT, Distributed Language Translation kaj Distribuita Lingvo-tradukado fariĝis redirektoj ( #Redirect [[Distribuita Lingvo-Tradukado]]). Mi ne komprenas la lastan frazon ("La kodo necesis pro senĉesa atento ...") : verŝajne mankas unu vorto. -- Arno Lagrange 07:15, 4. Sep 2003 (UTC)
Ĉu la ĉifro estis nur en komuniko BSO <-> jopo? -- :) 00:44, 18. Okt 2004 (UTC)

Ŝajne la rakonteto "La lingvomaŝino" (de J.S. VEEN) estas iom pri tiu ĉi projekto, do eble ĝi devus esti menciita. Peep 00:08, 25. Dec 2005 (UTC)

Esperanto taŭga por DLT ?[redakti fonton]

Mi memoras prelegon, en kiu estis dirita:

Unue la projektantoj kredis, ke oni devus modifi Esperanton por uzi ĝin en la projekto, ĉar ĝi ne estas sufiĉe regula. Sed post progreso de la projekto, ili eksciis, ke tio ne necesas. Oni povis fakte pritrakti ĉiujn problemojn per la programo. Ĉu iu havas dokumenton pri tio?--Hans 13:37, 8. Jul 2010 (UTC)

avantaĝo de Esperanto kiel pontolingvo[redakti fonton]

Mankas tute tio. Multaj projektoj uzas pontolingvon, kiu ne estas komprenebla por homoj, kiu estas amaso da formuloj similaj al HTML-kodaro. Kiu povas aldoni informojn?--Hans 13:59, 8. Jul 2010 (UTC)

UNESCO-Projekto[redakti fonton]

antaŭ kelkaj jaroj aperis informoj en la gazetaro, ke UNESCO (?) lanĉis grandan multlingvan traduk-projekton kun tre granda buĝeto, kun partopreno de multaj universitatoj. Kie mi povas trovi informojn? --Hans 13:59, 8. Jul 2010 (UTC)