Distribuita Lingvo-Tradukado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Distribuita Lingvo-Tradukado (angle Distributed Language Translation) estis esplor- kaj evoluig-projekto de la iama nederlanda programara entrepreno BSO (iĝis nun 'Atos Origin') en Utrecht. La projekto celis duonaŭtomatan tradukadon inter dekduo da lingvoj, surbaze de iomete modifita Esperanto. La uzo de Esperanto kiel komputil-interna pontolingvo (“interlingvo” aŭ ‘IL’) faris DLT-on escepta rolanto sur la tiama mondscenejo de maŝintraduk-klopodoj. La DLT-projekto daŭris dek jarojn (1981-1990) kaj kostis 6.500.000 eŭrojn, de kiuj la nederlanda Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj subvenciis 46 procentojn kaj BSO mem investis 52 procentojn. La gravajn komencajn 2 procentojn subvenciis la Eŭropa Komisiono.

Krom konstanta centra teamo de 10 lingvistoj kaj informadikistoj ĉe BSO en Utrecht, inter kiuj la esperantistoj Klaus Schubert (kiel ĉef-lingvisto), Victor Sadler kaj Dan Maxwell, kontribuis al la DLT-projekto ankaŭ granda nombro da konsilantoj kaj portempaj kunlaborantoj el diversaj landoj. La duono de tiuj estis esperantistoj, nome: Heinz Dieter Maas, John Wells, Rüdiger Eichholz, Bruce Sherwood, Ian Fantom, François Simonnet, Simo Milojević, Stefan MacGill, Alain Dawson, André Staes, Anne Amblès, Wim Jansen, Wera Blanke, Jan Pospíšil, Jan Exmann, Désirée Derksen, Derk Ederveen, Stefán Briem, Ilona Koutny, Balázs Wacha, Lajos Kovács, Zlatko Tišljar, Probal Daŝgupto, Akiko Ŭusink-Nagata, Shigeru Sato, Li Wei kaj Liu Haitao.

Prototipa apliko de DLT en la teĥnika sfero de tradukado (per ‘AECMA Simplified English’, en kunlaborado kun la nederlanda aviadilfabriko Fokker) atingis ĉirkaŭ 95-procentan precizecon. Ĉe tio oni kontrolis ne nur la specifan fakan terminaron, sed ankaŭ mallarĝan kaj larĝan kuntekstojn. En la sfero de pli ĝeneralaj tekstoj (ekzemple raportoj de UNESKO-Asembleoj) la precizeco de traduko estis ĉirkaŭ 50 ĝis 60 procentoj. BSO ne sukcesis altiri investojn por plua evoluig-fazo post 1990, kaj DLT ĉesis nefinita. Tamen la valoro de tiu ĉi esplorprojekto, kiu laŭ eleksteraj ekspertizistoj estis tre promesplena, restas en la formo de publikigitaj artikoloj kaj tuta libroserio, sufiĉe detala kaj ampleksa por apogi estontan plu-evoluigon, kvazaŭ laŭ la koncepto de ‘malferma fonto’.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Syntactic tree structures in DLT, BSO, Utrecht, (1986)
Pri modifita esperanto kiel interlingvo[rompita ligilo] (1987)
DLT - faktoj pri finita projekto (1996)
La interlingvo de DLT (el Retarkivo 2005)
Distributed language translation - Feasibility study of a multilingual facility for Videotex information Networks, BSO, (1983)
Distribuita lingvo-tradukado, Internacia Komputado, 1984, N-ro 2, 31-34
Nova vojo al Aŭtomata Tradukado (2005)
  • Luise Ihlo: Die Einsatzmöglichkeiten der Plansprache Esperanto als Interlingua in der maschinellen Übersetzung.

en germana,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.