Diskuto:Don Benito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ĵus metis nomon de nova urbestrino al la informkesto: María Fernanda Sánchez Rodriguez oficas ekde majo 2023. Antaŭe estis José Luis Quintana Álvarez (PSOE) ... Nun la informo kelkajn jarojn restos aktuala, sed mi dubas ĉu estontece sencos meti urbestron ĉi-tie: Vikidatumoj ankoraŭ en 2024 havas s-ron Quintana Álvarez kaj ankaŭ ne estas vera helpo. Kompreneble mi nun povas ripari la mankon en Vikidatumoj, kreante novan vikidatuman eron pri la nova urbestrino, kaj adaptante la eron pri la urbo, kun referenco de la e-lingva vikipedio, do ĉi-tie, kie do la informo devos ankoraŭ iom resti, ĉar ĝi nun estas la fonto. Sed kompreneble kutime ne estas tiel - kaj eble post ni diru la jaro 2030 estos pli bone sen indiko de urbestro... aŭ eblos tiam rigardi, kiom profesiece kaj fidinde ĝis tiam funkcios vikidatumoj. ThomasPusch (diskuto) 19:48, 5 mar. 2024 (UTC)[Respondi]