Diskuto:Dua Mondmilito

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Dua mondmilito)

ĉu defend-linioj ne estus preferindaj anstataŭ "defensivaj linioj"?

jes, ankaŭ mi preferas "defend-linioj" (Eliott)

La artikolo iafoje uzas majusklon (Dua mondmilito) kaj aliafoje minusklon (dua mondmilito). Kiu estas pli korekta? Ĉiukaze, devus esti konsekvenca. -- Dominiko Sun Jan 15 02:57:09 UTC 2006

La artikolo mencias, ke antaŭ ĵeti atombombojn al Japanio "Usono minacis uzi novan armilon kiu kaŭzus neimageblan detruon." Tiu minaco ŝajnas esti ne tre konata, eble indus mencii la fonton de tiu informo. -- Ismo 22:50, 8. Mar 2005 (UTC)

Mi jam legis tion en multaj fonton. Mi konfirmis en retpaĝoj en portugala ligvo. Laŭ ili tiu ultimato estis en dokumento de Konferenco de Pocdamo Roberto 08:02, 12. Sep 2005 (UTC)

Kiel oni traduku Blitz? Ĉu Fulma Batalo? Roberto 07:37, 12. Sep 2005 (UTC)

  • fulmo(milito) rapidbatalo

Ni ne bezonas kopion de la tuta artikola teksto en iom alia formato sur la diskutpaĝo. Aldone la diskutpaĝo ne estu loko por restarigi forigitan paĝon. Mi tial nun forigis la tekston enmetitan de Petro. Mi proponas ankaŭ forigi ankaŭ ĉiujn subpaĝojn de Diskuto:Dua mondmilito kaj Portalo:Dua mondmilito, ĉar ili nun ne plu estas bezonataj. Marcos 14:38, 8. Aŭg 2007 (UTC)

Ĉu deĉe[redakti fonton]

Por mi ne estas klare kial en esprimoj similaj al batalo de Stalingrad estas uzata de. Ĉu la urbo batalis aŭ estis batalo ĉe la urbo? Mi opinias, ke necesas uzi ĉe anstataŭ de. --P.Fiŝo 12:52, 20. Aŭg 2007 (UTC)

ADLS-diskuto[redakti fonton]

Proponita de --Petr Tomasovsky 12:32, 7. Aŭg 2007 (UTC)

  • Por
  1. Por Por: Mi forte subtenas la nomumon, la artikolo estas elstara en preskaŭ 10 aliaj vikipedioj, kaj la nia povus kompletigi tiun liston. Alaŭdo ۩ 12:05, 9. Aŭg 2007 (UTC)
  2. Por Por: Thomas Guibal 13:10, 23. Aŭg 2007 (UTC)
  • Detenas
  • Kontraŭ
  • Komentoj

Granda Britio[redakti fonton]

Kial uzi la nomon Granda Britio anstataŭ la plej uzata Britio? Laŭ Vikipedio ĉe http://eo.wikipedia.org/wiki/Britio_%28terminaro%29 "Britio, en Esperanto, ĝenerale signifas la regno de la Unuiĝinta Reĝlando, precipe en la formoj brito, brita signifanta naciano de la Unuiĝinta Reĝlando." Kaj ne aperas en tiu artikolo aparta signifo pri Granda Britio, kvankam laŭ mi prave ekzistas kondukilo el tiu nomo por ke neniu perdiĝu en Vikipedio. Laŭ mi Granda Britio estas mistraduko kaj klopodo reteni la neneŭtralan nomigon kiel Imperio favore al tiu ŝtato. --Kanikanikani 17:03, 30. Aŭg 2007 (UTC)

Ĉar neniu respondis kaj la artikolo malaperis de la Ĉefpaĝo mi anstataŭos per Britio. Mi komprenos, ke povas esti stilaj kialoj por eviti ripeton de la sama lando, sed oni ripetas Francion kaj nenia problemo. --Kanikanikani 13:48, 1. Sep 2007 (UTC)

Sovetunio[redakti fonton]

La paragrafo kiu estas sub la mapo de Eŭropo finas malfacile kompreneble per tri mencioj de Sovetunio. Ĉu unu el ili ne estus Finnlando? --Kanikanikani 21:28, 30. Aŭg 2007 (UTC)

La artikolo havas neniujn font-indikojn, kaj tial nuntempe kontraŭas la kriteriojn por elstaraj artikoloj. Estus bonege se iu povus aldoni font-indikojn. Marcos 23:31, 15. Nov 2007 (UTC)

Ĝis hodiaŭ mankas fontindikoj. Ĉu ĝi restu elstara artikolo? --Lu 08:47, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Ĉu laŭ lingvaĵo "elstara"?[redakti fonton]

Mi havas la impreson, ke oni devas iom redakti la artikolon por atingi plenumon de la Vikipedio:Kriterioj por elstaraj artikoloj: "3. Ĝi estu bone skribita: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn, kaj ĝi uzu esprimmanierojn kutimajn en Esperanto. La lingva stilo estu ekzemplodona."

Mi ekzemple ne estas aparte entuziasma pri frazoj kiel: "Ĉebaltaj ŝtatoj ne fartis iel malbone. Ili havis en la praktiko neniajn garantiojn de iu, iliaj propraj armeoj estis neniel eminente lumigantaj kaj Sovetunio unusignife vidigis, ke ĝi atendas, ke tiuj ĉi asociaj respublikoj estos envicigitaj reen en ĝian imperion." Kion signifu "lumigantaj" ktp. Ankaŭ ni plibonigu frazojn kiel "La lasta granda malvenkito, kiu ne intencis repaciĝis kun limigo de sia potenco, estis Sovetunio." Bedaŭrinde venki estas transitiva, malvenki ne - do venkito aŭ malvenkinto. Kaj "-is -is" plu montras, kion mi supozas: La teksto ne travivis zorgan redaktadon post la tradukado.

Mi ne sukcesis trovi la diskuton por la distingo kiel "Elstara artikolo". Kie tiu troviĝas, de kie estas ligo al ĝi?

(Ĉu prefere mi metu en "Polurindaj artikoloj" aŭ al Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj?) --Lu 08:44, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Mi konsentas kun vi, kaj nun listigis la paĝon sur Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj. Tie vi povas voĉdoni por la forigo de la statuso "elstara". Marcos 11:11, 25. Aŭg 2008 (UTC)

Ne plu "leginda"[redakti fonton]

Mi proponas ke la stato «leginda» estu forprenita de ĉi tiu artikolo. Ĝi kontraŭas la kriteriojn 2, 3 kaj 4 de Vikipedio:Kriterioj por legindaj artikoloj:

2. Faktoj: La informoj prezentitaj estu kontroleblaj en seriozaj fontoj kaj reprezentu la publikigitan scion.

La artikolo citas neniujn fontojn! Tio miaopinie jam sufiĉu, por ke artikolo ne estu markita «leginda». (Same pri la artikolo «Unua mondmilito»! Unu fonto ne sufiĉas por artikolo tiel longa.)

3. Lingvo: Ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn.

Mi ĵus anstataŭis la esprimon «far de» per «fare de» kaj korektis frazon (erara neuzo de n-formo, erara manko de la artikolo «la»): «Sovetunio konsideris sin mem kiel anoncanto kaj gvidanto de komunisma movado» --> «Sovetunio konsideris sin mem kiel la anoncanton kaj gvidanton de la komunisma movado»

Mi suspektas, ke la artikolo enhavas aliajn lingvajn erarojn. Ŝajnas al mi (kaj mi ne fieras diri tion), ke certaj frazoj simple estas tro malfacile konstruitaj por la lingvoscio de la redaktinto.

Mi ĵus vidis en la tria paragrafo: «kreigo de du blokoj» -- kial ne simple «kreo»?

Krome, iu spertulo pri historio bonvolu kontroli la uzon de «venkinta», «venkita», «malvenkinta», «malvenkita» en la artikolo!

4. Ĝi estu neŭtrala.

Jam la enkonduko ne estas neŭtrale vortumita. Mi grasigis kaj kursivigis la esprimojn kun almenaŭ dubinda neŭtraleco. Fakte estas malfacile, esti neŭtrala, se pri neniu informo estas menciita fonto.

«La milito trafis fakte la tutan mondon – oni batalis en ĉiuj oceanoj kaj en la batalojn intervenis ŝtatoj de ĉiuj loĝataj kontinentoj. La milito en multaj aspektoj ŝanĝis vidon al civilizita militado – dume ankoraŭ en la jaro 1940 civilizitaj ŝtatoj frunte kun Britio kaj Usono rifuzis bombardadon de urboj kiel barbarismon, tuj poste ili komencis mem uzi arean bombardadon de malamikaj urboj, eĉ malgraŭ tio, ke ties efektiveco estis el armea vidpunkto tre disputebla.

La duan mondmiliton akompanis teruraj krimoj kontraŭ humanismo – holokaŭsto (nazia Germanio + ties satelitoj), traktado kun militkaptitoj (nazia Germanio, Sovetunio, Japanio, Ĉinio), genocido de subjugitaj nacioj (nazia Germanio, Sovetunio). El certa angulo de vido eblas alvicigi al ili ankoraŭ intencan bombardadon de urboj kaj civilaj celoj (nazia Germanio, Sovetunio, Britio, Usono) inkluzive de uzo de atombomboj.»

--Doesle 10:56, 10 Apr. 2011 (UTC)

Mi ĉiom konsentas kun vi.--KEO144000 (diskuto) 09:39, 22 Okt. 2015 (UTC)

La artikolo nun perdis sian kvalitan markon. --pino (diskuto) 13:06, 6 Nov. 2015 (UTC)

Mi vidas, ke ĝi estas leginda, malgraŭ ke ĝi citas preskaŭ neniujn (nur kelkajn) fontojn. Kial ĝi plu estas markita tiel? --Wierzbowski (diskuto) 07:48, 19 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Aliancanaj militaj krimoj[redakti fonton]

Ĉu la artikolo bezonas pli pri Aliancana militaj krimoj tradukonta el la angla Vikipedia artikolo pri la temo? Parenteze, mi nerve ridas pri tio. Maladmire, la Dua Mondmilito estas inter la plej fuŝitaj kaj sencelaj aferoj en homa historio. 130.105.213.140 10:22, 24 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

faktoj kaj kontraŭdiroj[redakti fonton]

Ĉe la enkonduko " kiu kostis la vivojn de proksimume 45-60 milionoj da homoj." kaj poste " La dua mondmilito estis la plej mortiga konflikto en la homa historio, markita de 50 al 85 milionoj da mortoj,"