Diskuto:Dylan Thomas

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demandoj, plendoj, atentigoj, diskutoj pri la artikolo "Dylan Thomas" en la eo-vikipedio.

Ĉu DT en Esperanto?[redakti fonton]

Estus bone informi en la eo-vikipedio pri eventualaj esperantlingvaj versioj de la verkoj de la poeto. La artikolo de Kani estas sufiĉe bona traduko de la angla vikipediero tiutema, sed ĝi ne estas aparte utila al mi, kiu serĉas *tradukojn* de "Do Not Go Gently". --Haruo (diskuto) 16:34, 10 nov. 2021 (UTC) Haruo (diskuto) 16:35, 10 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

@Haruo: Nu, estas interesa demando ĉu la esperanta literaturo jam malkovis la kimran poeton. Mi nun nur trovis tiun ĉi artikolon

en la retejo de la ĉina radio ... almenaŭ komenco de spuro de li en Esperantujo, sed ne jam kompleta poemaro... ThomasPusch (diskuto) 11:48, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

... se oni tradukas el la angla kaj en la angla teksto estas ligilo al la angla vikicitaro kun citaĵoj de li, ne sufiĉas simple aldoni post la traduko ŝablonon {{vikicitaro}} al la nova esperanta teksto kaj atendi ke tiam en la esperantlingva vikicitaro aŭtomate aperas citaĵoj tradukitaj al Esperanto. Sed ĉiam eblas iri al la maldekstra kolumno, tie rigardi en diverslingvaj versioj de la artikolo kaj vidi ĉu en iu lingvo estas tradukitaj citaĵoj de li - ĉiukaze sub la ligilo "angla" estos iuj originalaj eldiroj de li. ThomasPusch (diskuto) 12:19, 31 okt. 2023 (UTC)[Respondi]