Diskuto:Eŭropa Unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial tiu paĝo ne estis tradukita ekde la francaj aŭ anglaj versioj kiuj ŝajnas al mi pli plena? --Vandpatr 10:33, 19 Jun. 2011 (UTC)


Lua-fuŝoj[redakti fonton]

untempe la paĝo (kiu ĵus elektiĝis artikolo de la semajno, do estas aparte forte atentata) havas ekzemple la alineon

  • Turkio Turkio (kandidatiĝis la Lua‑eraro: not enough memory.)
  • Nord-Makedonio Makedonio (kandidatiĝis la Lua‑eraro: not enough memory.)
  • Montenegro Montenegro (kandidatiĝis la Lua‑eraro: not enough memory.)
  • Serbio Serbio (kandidatiĝis la Lua‑eraro: not enough memory.)

Ĉi tie temas pri la aimpla ŝablono {{daton}}, sed estas pluraj aliaj ŝablonoj, kiuj ankaŭ elvokas tiun fuŝon. Mi petas al la LUA-kompetenta Tlustulimu rigardi kaj laŭeble eltrovi kiu povus esti la problemo...

ThomasPusch (diskuto) 18:22, 24 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Thomas. Ĉar mi lastatempe malofte vikipediumas, mi nur nun respondas. Pri la menciitaj erarmesaĝoj kulpas la Lua-sistemo mem, ĉar ĝi havas certajn limojn. Kelkaj el ili kaŭzas problemojn ĉe ripete uzataj ŝablonoj, kiuj baziĝas sur Lua-moduloj. Mi jam cerbumis, ĉu ni malfaru la enplekton de Lua ĉe la ŝablono {{flago}}, ĉar ĝi oftege estas plurfoje uzata en amaso da artikoloj kaj Lua ne toleras tion. La daton oni ja simple povus noti sen la ŝablonoj {{dato}} resp. {{daton}}. Do, pro la limoj ni devos rezigni pri Lua ĉe ripete kaj oftege uzataj ŝablonoj. Unu tia ŝablono ja estas {{flago}}. Ĝi konsumas tiom multe da memoro, ke eĉ la aliaj ŝablonoj resp. moduloj ne plu funkcias. --Tlustulimu (diskuto) 16:45, 1 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Referencoj n-ro 18 : 'brusela vidpunkto' (Ekolingvo) ?[redakti fonton]

Mi ne retrovis la ligilon al tiu vidpunkto kaj tiam proponas forigi tiun paragrafon. Sur la retejo de Ekolingvo jes ja trovebles leteron en kiu neniu negativa sinteno de la EU-konomisiono kontraŭ Esperanto estas rimarkebla.--Alifono (diskuto) 21:47, 24 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Lingvoj?[redakti fonton]

Post kiam Britio forlasis la union, iu reduktis la lingvojn de la EU de 24 al 23, simple strekante la anglan. Tamen la angla daŭre ankoraŭ estas unu el du oficialaj lingvoj de Malto kaj Irlando. Iom malbele eble estas ke la angla estas la unua en la listo de lingvoj, konsiderante ke ĝi nun demografie ludas malgrandan rolon. Sed tamen laŭ mi estus troigo pro tio ŝanĝi la alfabetan ordigon... ThomasPusch (diskuto) 17:06, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]