Diskuto:Eŭskio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi kontrolis en Eŭska Kverko, ke ili uzas Biskajo, Gipusko, Alavo, Lapurdo, Behenafaro, Nafaro kaj Zubero. Davidme


Behenafarroa kaj Basse Navarre signifas Malalta Navaro. Tial Basnavaro aŭ eble Bas-Navaro. Neniam monstra Behenavaro. Davidme

Do, ekde kiam "Basa" signifis "malalta"? Laŭ mi, tiu estas monstra neologismo, multe pli monstra ol ekz-e "Malalta Navaro".

--Vikipediisto:Bab


Mi pensis ĝin pli diskonita. Laŭ Google, basa aperas kiel adjektivo de baso aŭ metae kiel neologismo, sed ne uzata malmetae.

Pri ekde kiam, mi ne scias. Ĝi aperas en PIV2 kaj Bertilo en sia kritiko al PIV2 komentas pri tio. -- Davidme

Kian ajn politikan opinion oni havas - oni ne povas nei ke tio kio kunligas la sep menciitajn provincojn, eĉ transe de ŝtatlimo, estas la komuna heredaĵo, supre ĉio la lingvo.* Tial mi volas unuaigi la eŭskajn nomojn en la krampoj - ne ĉar ili estas la hodiaŭe plej uzataj, sed ĉar ili estas la plej eŭskaj (en la senco: eŭsklingvaj), kaj jena artikolo ja prias Eŭskion aŭ la Eŭskan Landon.

--Vikipediisto:Bab

(*Kaj kiam plimalgrandiĝas la eŭsk-parolantaro, ankaŭ plietiĝas la sento de esti unu popolo flanke al francoj kaj hispanoj.)

---

Mi akceptas, ke en artikolo pri eŭska temo, kongruas meti la eŭskajn nomojn antaŭ la ne-eŭskaj.

Pri la "plimalgrandiĝo", neniam en historio estis pli da parolantoj kaj legantoj de eŭska lingvo ol nun. -- Davidme

EN la artikolo Germanio oni parolas pri Malsupra Saksio, ne pri ia monstra Niderasaksio.

Konfuziga artikolo[redakti fonton]

Temas pri Eŭskio, la Eŭskoj, pri sendependeco ...? Kial mencii la Kurdojn en la dua frazo?!

"Multaj naciistoj" alstrebas la sendependecon, ĉi tie mankas fonto, ĉar temas pri nura postulo.

Kaj bonvolu subskribi viajn kontribuojn ĉi tie en la diskuto per la signoj - - ~ ~ ~ ~ (sen blankoj), ne simple per mencio de uzantonomo! --Doesle (diskuto) 12:44, 11 Jan. 2015 (UTC)