Diskuto:Efezo
Pri Efeso / Efezo[redakti fonton]
Pri la du formoj:
- Laŭ la Tekstaro, la formo Efezo troviĝas en
- La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: Efez/o. NPIV ne enhavas la formon “Efes/o”.
- La angla-Esperanta vortaro de John C. Wells. En la angla–Esperanta parto, por la traduko de la angla Ephesus Wells nur donas la formon Efez/o; tamen, en la Esperanta–angla parto, Wells montras ambaŭ formojn.
- la traduko de Quo Vadis fare de Lidja Zamenhof: “La vorto de Dio vivas ankoraŭ en Jerusalemo kaj en Antiokio kaj en Efezo kaj en aliaj urboj.”
- La Kiso de Sten Johansson: “la medaliono granda altreliefo pri la dudekmama Artemisa el Efezo.”
- artikolo en La Ondo de Esperanto verkita de Sergio Pokrovskij: “Pri la urbo Efezo”
- La formo Efeso, en la Tekstaro, nur troviĝas en la ne-Zamenhofa Nova Testamento de la Londona Biblio.
Oni povas ankaŭ rezoni per ĝeneralaj principoj. Laŭ Anna Löwenstein, en la apendico de Morto de Artisto,
- “Kiel modelon mi uzis la Zamenhofan transskribon de la nomo Iulius Caesar, kiu en Esperanto rezultas kiel Julio Cezaro. Tiu nomo ilustras preskaŭ ĉiujn regulojn por la transskribo en Esperanto: I, kiam ĝi estas duonvokalo en la latina, iĝas J; C restas antaŭ E kaj I (kvankam antaŭ aliaj vokaloj ĝi iĝas K); la grupo AE simpliĝas al E; intervokala S iĝas Z.”
Malgraŭ ke la urbonomo Ἔφεσος estas greka, la samaj reguloj estas aplikeblaj (en Esperanto, kaj ankaŭ en la plejparto de Eŭropaj lingvoj, grekaj vortoj estas pruntitaj tra la latinigitaj formoj; tial filozofio, hipostazo, frazo, Muzoj). Tial, Esperantigante la latinan formon Ephesus, oni havus Efezo laŭregule.