Diskuto:Elaĉeto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas samtema artikolo ĉe Elaĉeto (religio). -- Robert Weemeyer (diskuto) 07:51, 6 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

Prave, de sama uzinto, kiu ŝajne forgesis ke li jam antaŭe tradukis saman tekston, kaj malsamaj fokusoj de la du tekstoj ne videblas - estas fuŝo. Mi metas ŝablonon {{kunigu}}. Pli mi nun ne povas fari, jam la lastajn du horojn mi riparis similan fuŝon de la sama uzinto, pri la 2-a libro de la Makabeoj, kiu de multaj religiaj grupoj konsideriĝas parto de la Biblio... --ThomasPusch (diskuto) 16:14, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

Tiun ĉi tekston antaŭ 2016 lanĉis la tiam tre maljuna uzanto Ludovica (vikipediaj nomoj Ludovica kaj Ludovica1), kiu kreis multegajn parte valorajn, parte lingve tre kapricajn tekstojn, kun ofte ankaŭ kapricaj enhavaj asertoj, ĉiam sen referencoj. Li intertempe longe mortis, ne plu povas konsenti adapti tre kaprican vortumon al pli kutima kaj ne plu povas kontribui referencojn. Tamen necesas daŭre skeptiki pri ĉiuj tekstoj de li (plejparte pri historio de kristanismo kaj de judismo), ĉar povas esti ke iuj asertoj estas same fantastaj, fabelaj kaj dubindaj kiel la lingva stilo. Ofte ruĝaj ligiloj en la teksto simple estas fuŝaj, ĉar simple li redakte pripensis iujn ligilojn kaj ne kontrolis, ĉe eble estas iu esperanta artikolo kaj per kiu nomo. Kaj ankaŭ povas esti iuj asertoj en la teksto, por kiuj entute ne eblus trovi fidindajn referencojn, kaj kiuj estas nur kapricaj personaj konvinkoj de tre nekonforma maljunulo. Tial multaj el la tekstoj fakte bezonus kritikan ŝablonon {{Sen referencoj}} antaŭ la teksto, la vortumoj bezonas revizion ĉu ili bone kompreneblas kaj ĉiuj ruĝaj ligiloj ankoraŭ bezonus kontrolon, ĉu ili vere estas ruĝaj ligiloj aŭ ĉu nur la titoloj de la ligiloj estas malbone elektitaj. --ThomasPusch (diskuto) 16:14, 30 okt. 2023 (UTC)[Respondi]