Saltu al enhavo

Diskuto:Elten

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi aldonas intervikiajn ligojn al vikidatumaro, do al samtemaj artikoloj en la germana, angla kaj nederlanda, sed alvokas la redaktantoj mem fari tion... vere facilas, kaj estas vikipedia malhelpo se samtemaj artikoloj en diversaj vikipediaj branĉoj ne interkonektiĝas. ThomasPusch (diskuto) 11:56, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

informkesto urbo

[redakti fonton]
@Tlustulimu, Moldur, kaj Sj1mor: La informkesto nun informas ke la vilaĝo estas "komunumoparto en Germanio • nederlanda municipo • historia administra distrikto Drostambt". Tio ne tute ĝustas: ĝi estas "komunumoparto en Germanio" kaj historie estis "nederlanda municipo • historia administra distrikto Drostambt" nur dum 14 jaroj de la pasinta jarcento kaj jarmilo, inter 1949 kaj 1963. Tia mikso de aktualaj kaj historiaj informoj pravigeblus, se ne estas indikoj pri preferoj de aktualaj informoj en vikidatumoj, sed ĉi tie tute klare vikidatume indikiĝas kiu estas la aktuala informo. La temo estas grava por pli da paĝoj: kiel konate, en vikidatumoj estas rapide grandiĝintaj loĝlokoj, kiuj laŭ niaj informkestoj estas "domareto, komunumoparto, vilaĝo, urbeto, urbo, urbego, metropolo". Kio do? Evidente ankoraŭ neniu el ni konas la trukon kiel en tiaj situacioj indiki ke la vikidatume prioritataj informoj indikiĝu supre de la {{informkesto urbo}} kaj la historiaj, malaktualaj informoj ne indikiĝu. Mi mem ne estas sperta pri informkestoj kaj la interfaco inter vikidatumoj kaj nia vikipedio, sed mi volas (re)alvoki provi trovi solvon de tiu sume ĝena situacio. Ĉu iu el vi povus trovi solvon? (Pardonu se mi nun ne detale kontrolis la informkestan diskutpaĝon pri notoj ke estus malfacile trovi solvon, sed mi certas ke iel devus esti solvo, kaj ĝi ĉe ni evidente ankoraŭ ne funkcias - tial eventualaj notoj ke estos malfacile fari tion malpli interesas ol la definitiva solvo malgraŭ ĉiuj obstakloj.) ThomasPusch (diskuto) 08:23, 4 jul. 2024 (UTC)[Respondi]