Diskuto:Emil Hácha

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Doktoro de ambaŭ rajtoj[redakti fonton]

Fine de la sekcio "Cent dudek florenoj" troviĝas la frazo "Kiam li estis 23-jara, li fariĝis doktoro de ambaŭ rajtoj." Mi konfuziĝis. Pri kiuj du rajtoj temas?

Repondis Petro: Rilate al "ambaŭ rajtoj": Tiel estis skribita en devena teksto, mi do tiel tradukis. Eble oni parolas tiel pri juristaj ekzamenoj. Eble oni pensas ekzamenon pri civila juro kaj puna juro.

Ĉu iu scias? O'RyanW ( ) 03:29, 21. Dec 2006 (UTC)

Mi iom traseĉis la nocion kaj trovis, ke temas pri: JUDr. (juris utriusque doctor)
Juris Utriusque Doctor - doktoro de ambaŭ rajtoj (civitana kaj eklezia); akademia titolo de la jurista klereco. Kerio 15:26, 22. Jun 2008 (UTC)

Devas esti juroj, ne rajtoj. Kerio 15:14, 29. Jun 2008 (UTC)

La teksto diras La alia flanko de monero de la prezidentado falis ĝuste al li. KIU MONERO? Ĉu idiomaĵo rekte tradukita?Roberto (diskuto) 09:54, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri la ŝablono "sen fontoj"[redakti fonton]

Ekde novembro 2012 gluiĝas ĉi tie la ŝablono "sen fontoj" minacanta pri forpreno de la artikolo se ne aldoniĝas eksteraj referencoj. La kriterioj por elstaraj artikoloj starigitaj en decembro 2006, antaŭ 16 jaroj, nur postulas, ke por ĉiu dubebla aserto en elstara artikolo estu menciita fonto kiu pravigas tiun aserton. Pri tio plurfoje rememorigis Marcos. Do: Kiu dubebla aserto estas en la artikolo? Se ne notiĝas respondo al tiu demando, la ŝablono post 10 jaroj da minaco jam devas esti forprenata. Kompreneneble eksteraj referencoj ĉiam bonvenas. Sed efektive ne funkcias per minaco kaj ĉantaĝo elpremi ilin. ThomasPusch (diskuto) 07:44, 6 dec. 2022 (UTC)[Respondi]