Diskuto:Enugu

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton, @ThomasPusch: Mi ĵus rimarkis, ke la informkesta informo pri la areo tute ne koincidas kun la germana kaj angla artikoloj. En la germana artikolo estas skribita io pri 113 km², dum ke en la angla artikolo temas pri 556 km². Do, el kiu fonto estas niaj 850 km²? Tio gravas ankaŭ por la denseco, kiu eĉ malĝustas. - Ĉu eble okazis iu speco de konfuzo, ĉar miksiĝis informoj pri la urbo kun la metropolo? - Ĉe iu ajn korekto necesas atenti, ke ĉe loĝantaro estas referenco pri ĝi. - Amike Tlustulimu (diskuto) 09:51, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Pardonu mian prokrastitan reagon, mi dum kvar tagoj ne estis ĉe komputiloj. La stranga areo ĉe ni, mi supozas, fontas el origina senreferenca nombro de 85 km², kiu estis ĉiam ekde kiam la teksto ekĝermis la 16-an de nov. 2009 kaj subite dekobliĝis al 850 en redakto de vi la 16-an de majo 2022, sendube ‎senintence. Mi emus principe tute ne profundiĝi ĉe la multegaj similiaj urbopaĝoj en esplorojn kiuj areoj estas la plej fidindaj, sed proponus baze fidi je la indikoj de vikidatumoj, sciante ke ili foje ne estas fidindaj, sed tie iuj ajnlingvaj vikipediantoj povas aldoni pli bonajn referencojn kaj pli fidindajn nombrojn, kaj ne la dek plej aktivaj esperantistoj devas esplori pri 100 000 nombroj pri areoj kaj loĝantaroj de iuj ajn urboj - tiam eblas en esceptaj kazoj sondi pri unu nombro kaj ĝustigi ĝin en vikidatumoj, sed ne devas fari tion pri ĉiuj vikidatumeroj.

Se oni plej simple kaj pigre enigas la frazon

Laŭ la stato de {{WikidataLoĝantaroDato}} en la urbego vivis {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}|loĝantoj}} sur areo de {{unuo|{{#expr:({{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}) round 2}}}} kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de {{unuo|{{#expr:({{WikidataLoĝantaro}}/{{#invoke:Wikidata|claim|P2046}}) round 0}}}} loĝantoj/km².

laŭ nuna stato rezultas la frazo

Laŭ la stato de 2010 en la urbego vivis 715 774 loĝantoj sur areo de 556 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 287 loĝantoj/km².

Mi konfesas ke la fontoj de vikidatumoj ĉi tie estas magraj: "loĝantaro kopiita el wiki.ru" kaj "areo kopiita el wiki.en".

Do, tamen plonĝante en la temon, facile troveblas la referenco de citypopulation.de (angle, same ankaŭ germane). Se oni sumigas la nombrojn de urbo Enugu orienta, norda kaj suda, oni venas al areo de 400,2 + 62,77 + 94,57 = 557,54 km² Do la anglalingvanoj pli-malpli pravis. Kaj pri la loĝantaro: klare videblas ke la lasta censo niĝeria estas de 2006, poste nur estas proksimumadoj, momente de marto 2022. Se oni sumigas la nombrojn de urbo Enugu orienta, norda kaj suda, oni en la censo de 2006 venas al 277 119 + 242 140 + 198 032 = 717 291 kaj en la "projekcio" de marto 2022 venas al 397 700 + 347 500 + 284 200 = 1 029 400 (Fonto/source: National Population Commission of Nigeria, web, National Bureau of Statistics, web). Mi do notos tiujn nombrojn en nia teksto kaj poste reference de wiki.eo kaj citypopulation.de (angle) metos la samajn nombrojn al vikidatumoj por ankaŭ profitigi la alilingvajn paĝojn pri tiu malkovro dé fidinda referenco. Sed tamen mi garantias ke nek vi nek mi nek iu alia e-lingva vikiano tion povos fari en ĉiu vikidatumero. Do la baza konsilo estas baze fidi je la daŭra plikonkretigo de vikidatumoj per komuna fortstreĉo de ĉiuj vikipedianoj, ne nur la manpleno de e-lingvaj.

Tiam do post plibonigo de nia paĝo kaj sekve de vikidatumoj rezultos la frazo

Laŭ oficiala proksimumado de marto 2022 en la urbego vivis 1 029 400 loĝantoj sur areo de 557 kvadrataj kilometroj...


ThomasPusch (diskuto) 10:39, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Referenco en informkesto[redakti fonton]

Saluton, @ThomasPusch:. Mi ĵus aldonis novan varianton de referencaj parametroj al {{informkesto urbo}} kaj aldonis varianton pri loĝantaro al la artikolo Enugu. "Via" varianto ja funkciis en la informkesto, sed elĵetis la rilatan kategorion. Nun la ĉefa parto de la referenco estas ie en la enkonduka teksto kaj la informkesto nur per nomo referencas al ĝi. Antaŭe okazis inverse. Pro mia aldono al la informkesto nun ĉiuj imageblaj variantoj, sen aparta meto de <ref> en la informkestaj parametroj devus funkcii. Mi lasis la malnovan uzekzemplon en la ŝablona dokumentado, sed aldonis novan. Eble ja komparo helpos iomete komprenigi la malsamecon. Alie ja estas diskutopaĝo por demando. - Amike Tlustulimu (diskuto) 18:29, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

@Tlustulimu: Ĉio klaras, dankon. Mi sube klrárigos kial mi intence plantis la referencon ne en la keston sed en la tekston. Ĉiukaze: estas bone havi eblecojn de tiaj alternativoj, tial via adapto ĉiukaze estas bona intesto en la estonton. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
Tute alia temo - vi skribis: "denseco el Vikidatumoj maltaŭgas, se oni uzas parametrojn pri loĝantaro kaj areo en la ŝablono"=informkesto. Jjj-ne... Nun, post kiam mi transportis la esperanto-nombrojn al vikidatumoj, ĉiukaze wiki-eo kaj vikidatumoj identas. Kaj estis grave ne tuj viŝi la informon el wiki.eo ĉar tio ja estis la ĵusa fonto por vikidatumoj. Mi faris al mi noton, reveni post 1-2 jaroj al la paĝo kaj tiam komplete viŝi la mane metitajn informojn pri loĝantaro, areo kaj denso el la informkesto, ĉar tiam senĝene montriĝos tia la plej aktualaj informoj el vikidatumoj. Tial mi ankaŭ ne plantis la referencon baze en la informkeston sed en la tekston. Tiam oni per unu rigardeto povas vidi se post ni diru tri jaroj en la informkesto estas nombro pri 2027 kaj tekste estas ankoraŭ nombro pri 2022, ke tiam ankaŭ necesos adapti la tekston. Sed ĉar ĉe niĝeriaj urboj vikidatumaro ĝis nun ne estas viglega, tute ne certas ke novaj nombroj alvenos en la venontaj ok jaroj... Sed vi pravas en tio, se mi surprize havas akcidenton aŭ mi subite mortas ene de 1-2 jaroj, ke tiam post 10 aŭ 15 jaroj estos malsamo inter la denseco kaj la absoluta nombro de loĝantoj (kvankam pri denseco tia fuŝo malpli rimarkeblas ol ĉe absolutaj nombroj, sed ĉiukaze). Tial mi en aliaj paĝoj jam skribis "en la loĝloko vivis {{unuo|{{WikidataLoĝantaro}}|loĝantoj}} <!-- por transpreno al vikidatumoj: fine de aprilo 2024 estis 25 000; fonto: https://... -->, en vikidatumaro citante la nombron 25 000 kaj la fonton "nur el la kaŝita noto". Sed tio estas iom stranga citado, kvankam tiam eblas tuj forgesi aktualigon de la paĝo, kaj tio estas pluso. Do momente wiki-eo kaj vikidatumoj identis kaj la denseco estis la ĝusta, sed post jaroj, vi pravas, la nombroj povos diverĝi se oni tute forgesas pri la paĝo. ThomasPusch (diskuto) 20:20, 23 apr. 2024 (UTC)[Respondi]