@Moldur: Laŭ la artikolo kaj laŭ vikidatumoj do daŭre li vivas en 2023, kio kompreneble tute eblas en aĝo de 90 jaroj kaj mi deziras al li ankoraŭ pliajn sanajn jarojn. Sed se li ankoraŭ vivas, kial la ĉapitro "Esperanto" tekstas
„ Esperanto estis grava parto de lia tuta vivo kaj li flue parolis la lingvon. Li estis membro de la Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna. ”
Kial ĉio en pasinteca formo? Eble iu havas referencon ke li malmembriĝis el la instituto, sed pri multjara ĝisosta esperantisto skribi "Esperanto estis grava parto de lia tuta vivo kaj li flue parolis la lingvon" sonas iom triste, kvazaŭ li tamen jam mortis... Ĉu estas argumento kontraŭ ŝanĝado de la teksto en pli optimisman nuntempan gramatikan formon? ThomasPusch (diskuto) 14:47, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
@ThomasPusch: Faru tion. Probable la is-formo ekestis pro la tiama konfuzo kun la samnomulo, kiu ja mortis en 2004, kaj tiel ja dume la artikolo false indikis tion kiel mortodaton por nia kara esperantista kolego. Mi esperas ke li vivas kaj bonfartas. - Sincere, Moldur (diskuto) 18:23, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]