Diskuto:Esperanto-RLP

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iom domaĝe, sed nun estas du artikoloj pri la sama temo, miniatura ĝermeto nur unufraza de titolo Esperanto-RLP, kaj kompare longa artikolo de la temo Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo. Mi kulpas pri la ampleksa artikolo de 2012, ĉar en paĝoj kiel Germana Esperanto-Asocio tiam ne estis ligo al la ĝermeto, kaj mi do ne vidis ĝin: mi por la titolo de la pli longa artikolo transprenis la ĝis tiam ruĝan ligilon tiutitolan el la artikolo pri Germana Esperanto-Asocio. Tiel kiel estas nun, plej bonas alidirektigi la titolon Esperanto-RLP al la pli ampleksa artikolo, klare priskriba, sed la alidirektilo nepre restu, ĉar la nomformo "Esperanto-RLP" ja praktike uzatas en publikaĵoj de la asocio. --ThomasPusch (diskuto) 21:31, 24 Feb. 2013 (UTC)