Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo
La Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo (germana nomo Esperanto-Verband Rheinland-Pfalz, malpli longe Esperanto Rheinland-Pfalz aŭ ankoraŭ malpli longe Esperanto RLP respektive kun ligostreko Esperanto-RLP) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.
Laŭ la geografia situo de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, la organizaĵo Esperanto RLP aparte intense kunlaboras kun la najbaraj Esperanto-asocioj en Sarlando, Luksemburgio kaj Valonio. La esperantistoj el la norda distrikto Ahrweiler (aparte en la urbo Bad Neuenahr-Ahrweiler) ankaŭ havas proksiman kunlaboron kun kiuj el la pleja sudo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, do aparte en la urbo Bonn kaj la distrikto Rhein-Sieg, kaj tiuj el la urbo Ludwigshafen kun la proksimaj esperantistoj el la nordo de la federacia lando Baden-Virtembergo, aparte en la urboj Mannheim kaj Heidelberg.
Historio - Postmilita restarigo de SOGELO[redakti | redakti fonton]
Pro malpermeso de Esperanto-agado en la nazia epoko ne ekzistis iuj oficialaj Esperanto-asocioj en Germanio inter 1936 kaj 1945.
La demando pri limoj de la novkonstruendaj subŝtatoj de la postmilita Federacia Respubliko Germanio estis aparte ne-klara en la sudokcidento, kaj por Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo nur fine deciditaj en la 1970-aj jaroj. [1]
La esperantistoj nek povis nek volis atendi, ĝis tiaj debatoj estis finitaj kaj restarigis la antaŭajn Esperanto-ligojn. En 1947 restariĝis SOGELO (Sud-Okcidenta Germana Esperanto-Ligo), kiu ampleksis la regionon Palatinato de (hodiaŭa) Rejnlando-Palatinato kaj la regionon Badeno, post ekesto de la federacia lando Baden-Virtembergo ĝian tutan teritorion. Sed tiu strukturo ne plu estis taŭga post kiam la federacia lando Rejnlando-Palatinato estis fiksita en sia hodiaŭa formo per la lasta plebiscito en 1975. Sekve do fondiĝis apartaj Esperanto-asocioj por Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo.
Estraro[redakti | redakti fonton]
Laŭ la periodo 2011 ĝis 2013, la estraro de la Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo konsistis el
- Wolfgang Bohr, Bad Neuenahr-Ahrweiler, prezidanto
- Werner Faber, Konz, vicprezidanto
- Gundega van Raden, Wittlich, kasisto
- Dirk-Werner Hartmann, Kaiserslautern, komisiito pri lokaj grupoj
Inter 2013 kaj 2015 kaj same inter 2015 kaj 2017 temas pri
- Wolfgang Bohr, Bad Neuenahr-Ahrweiler, prezidanto
- d-ro Matthias Hecking, Lahnstein, vicprezidanto
- Albrecht Kronenberger, Neustadt an der Weinstraße, kaskontrolisto
En oktobro 2021 estis nove elektita prezidantino
- Gundega van Raden, prezidantino
(vidu "Esperanto aktuell" Nr. 270 (2021/6), membrogazeto de la Germana Esperanto Asocio)
Junularo[redakti | redakti fonton]
La junularo de la ligo nomiĝas Esperanto-Junularo Rejnlando-Palatinato respektive germane Esperanto-Jugend Rheinland-Pfalz, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo. Kune kun la landaj sekcioj de GEJ en Hesio kaj en Sarlando ĝi havas apartan dissendoliston en la retejo yahoo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- la dissendolisto „herepasejo“ („He-RePa-S-ejo“) de la landaj sekcioj de GEJ en Hesio, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando en la retejo yahoo[rompita ligilo]
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ En postmilita Germanio estiĝis multaj "hibridaj" subŝtatoj, kiuj devis esti konfirmitaj per plebiscitoj. Por Rejnlando-Palatinato tio okazis en la jaro 1956, konfirmita en 1975. En Baden-Virtembergo estis plebiscito la 9-an de decembro 1951, en kiu la majoritato en la virtembergaj partoj rezultigis akcepton de komuna subŝtato - kvankam en la badena parto estis plimulto por la restarigo de apartigita badena subŝtato. La "federacia lando" Baden-Virtembergo estis konstituita je la 25-a de aprilo 1952, kvankam kvereloj pri la memstariĝo de Badeno daŭris ĝis nova plebiscito (7-a de junio 1970), kiu favoris la komunan subŝtaton per 81,9 % da "por"-voĉoj. Vidu pli detale pri tio en la tekstoj pri Rejnlando-Palatinato kaj Baden-Virtembergo, respektive en la korespondaj germanlingvaj artikoloj Rheinland-Pfalz kaj Baden-Württemberg.