Lahnstein
publikigita versio estis patrolita je 22 okt. 2017. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 22 okt. 2017.
Lahnstein | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | |||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||
Koordinatoj | 50°18′04″N 7°36′20″O / 50.30111°N, 7.60556°O (mapo)Koordinatoj: 50°18′04″N 7°36′20″O / 50.30111°N, 7.60556°O (mapo) | |||
Alto super la marnivelo | 61 - 365 m | |||
Areo | 36,85 km² | |||
Loĝantaro | 17939 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Telefona antaŭkodo | 02621 | |||
Poŝtkodo | 56112 | |||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 5420 | |||
Aŭtomobila kodo | EMS | |||
Oficiala Municipokodo | 07141075 | |||
LOCODE | LAH | |||
Subdivido | 3 urbopartoj (Stadtteile) | |||
Komunumestro | Peter Labonte | |||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Kirchstr. 1 | |||
Oficiala retejo | http://www.lahnstein.de | |||
Lahnstein estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2017 la komunumo havis 17 939 loĝantojn.
La burgo Lahneck estas spronburgo el la 13-a jarcento sur akra 164m alta roksprono je la maldekstra flanko de la rivero Lahn. Ĝi staras en la urboparto Oberlahnstein de la urbo Lahnstein apud la enfluejo de la Lahn en la Rejnon. Je la alia riverflanko de la Rejno estas la kastelo Stolzenfels. La horizontala projekciado montras simetrion en formo de longeca rektangulo, kiu estas tipa por la malfruaj burgoj en la tempo de la ŝtaŭfoj.
La kastelo Martinsburg, mallonge ankaŭ Martinsburg, estas kastelo en Lahnstein. Ĝi estis konstruita en 1298 kiel doganburgo de la ĉefepiskopoj de Majenco. Origine ĝi havis la nomon burgo Lahnstein. La Mayenca ĉefepiskopo konstruigis krom la urbomuron ankaŭ la burgon samtempe. Ĝi estas unu el la malmultaj detruitaj burgoj de la meza rejnvalo. La burgo estas en privata posedo kaj gastigas loĝejojn, oficejojn, muzeon pri karnavalo kaj monpregadejon.
Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]
En la dua duono de la 20-a jarcento en la urbo estis la sidejo de esperantista internacia iniciato pri karitata helpo al lepruloj. Nun, aktiva esperantisto en la urbo estas inter alie d-ro Matthias Hecking, almenaŭ inter la jaroj 2013 kaj 2017 unu el tri estraranoj de la Rejnlando-Palatinata Esperanto-Ligo.
