Misselberg
Misselberg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||||
Distrikto | Distrikto Rhein-Lahn | |||||
Komunumaro | Bad Ems-Nassau | |||||
Urborajtoj | Setleja komunumo (Ortsgemeinde) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02604 | |||||
Poŝtkodo | 56377 | |||||
Aŭtomobila kodo | EMS | |||||
Oficiala Municipokodo | 07141087 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Adolf Himmighofen | |||||
Titolo de komunumestro | Ortsbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | VG Bad Ems-Nassau Bleichstraße 1 56130 Bad Ems | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 87 (stato 2020-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 19′ N, 7° 46′ O (mapo)50.31677.76667Koordinatoj: 50° 19′ N, 7° 46′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 260 m | |||||
Areo | 0,74 km² | |||||
Misselberg - prononco [MIslberk] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato kaj ekde januaro 2019 apartenas al la komunumaro Bad Ems-Nassau, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj (antaŭe ĝi apartenis al malpli granda komunumaro Nassau). Fine de la jaro 2020 la komunumo havis 87 loĝantojn.
Specialaĵo en Misselberg estas la tiel nomata Misselblume - sovaĝe kreskanta nana narciso, kiu troveblas nur en tre malmultaj lokoj de Mezeŭropo. La herbejo, en kiu la floro kreskas kaj floras komence en marto, estas sub naturprotekto por certigi la daŭran ekziston de ĉi tiu rara planto. Multaj naturemuloj venas al la komunumo en la tempo de florado por ĝui la belecon de la floroj.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo de la komunumaro (germane)