Holzhausen an der Haide

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Holzhausen an der Haide
Blazono
Holzhausen an der Haide in EMS.svg
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Rhein-Lahn
Komunumaro Verbandsgemeinde Nastätten
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06772
Poŝtkodo 56357
Aŭtomobila kodo EMS
Oficiala Municipokodo 07141060
Politiko
Komunumestro Frank Hofmann
Titolo de komunumestro Ortsbürgermeister
Partio de komunumestro FWG
Adreso de la administrejo Bahnhofstraße 1
56355 Nastätten
Demografio
Loĝantaro 1182 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Koordinatoj 50°13′15″N 7°54′40″O  /  50.22083°N, 7.91111°O / 50.22083; 7.91111 (Holzhausen an der Haide) (mapo)Koordinatoj: 50°13′15″N 7°54′40″O  /  50.22083°N, 7.91111°O / 50.22083; 7.91111 (Holzhausen an der Haide) (mapo)
Alto super la marnivelo 400 m
Areo 8,47 km²
Oficiala retejo http://www.gemeinde-holzhausen.de
Information icon.svg
vdr

Holzhausen an der Haide - prononco [HOLTShaŭzn an der Hajde] - estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rhein-Lahn de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2018 la komunumo havis 1 182 loĝantojn.

Holzhausen an der Haide apartenas al la mezalta montaro Taunus, kaj ankaŭ administre apartenas al la komunumaro Nastätten, kiu grupigas plurajn etajn komunumojn, por komune plenumi difinitajn taskojn. La lokuloj nomas la teritorion de la komunumaro Blaues Ländchen ("blua landeto"), kaj regule aperanta informilo de la administrejo same portas tiun nomon.

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio ĝis la jaro 1806 apartenis al la landgraflando Hesio, kaj post mallonga okupiĝo per la armeo de Napoleono en 1816 iĝis parto de la duklando Nassau. En 1866 ĝi estis aneksita de reĝlando Prusio post la Prusia-Aŭstria milito kaj fariĝis prusia provinco "Hesio-Nasaŭo". Post la Dua Mondmilito, kiam Prusio estis dissolvita, la komunumo ekapartenis al la nuna federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Holzhausen an der Haide Roemerkastell.jpg
Nicolaus August Otto
Naskiĝdomo de Nicolaus August Otto