Diskuto:Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas evidente, ke ĉi tiu artikolo, fakte pluraj artikoloj, apartenas al la unua volumo de la Enciklopedio (1934) sub nesto Japanujo, sed la japanaj kontribuoj venis malfrue, post la redaktofino. Tial oni solvis la problemon tiamaniere, ke oni metis ĉiujn artikolojn en la duan volumon sub la dua nomo de Japanujo, nome Nipono. Tie estas ankaŭ japanoj, kies nomoj komenciĝas per A-J. Mi estis embarasita, kiel trakti ilin, ne volante rompi la strukturon de la historia enciklopedio. Sed mi ne koleros, se alia vikipediisto aranĝos la tekston alimaniere. Miroslav

Ĉu renomi la artikolon?[redakti fonton]

Mi proponas movi la paĝon al Esperanto-movado en Japanio. Se neniu kontraŭas mi faros tion. RK

Mi ne kontraŭas, sed ankaŭ ne poras. La artikolo jam estas la plej longa artikolo en tuta Vikipedio Esperanta. Tial ŝajnas al mi malkonsilinde, meti ĝin sub nova nomo, kie ĝi akiros amasegon da pli freŝdataj enhavoj. Do mi proponus renomi ĝin, kaj fakte mi nun faros tion, Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934). --Haruo 23:50, 30. Sep 2005 (UTC)

Nippon Esperanto-sya[redakti fonton]

Nun tekste la organizaĵoj Nippon Esperanto-Sya de 1909 kaj Nippon Esperanto-Kai de 1927 ambaŭ estas tradukataj "Japana Esperanto-Asocio", kvankam japane klare temas pri du malsamaj finaj vortoj. Mi proponas nomi la organizaĵon Nippon Esperanto-Sya (japane eble 日本 エスペラント-舎) en e-lingva traduko "Japana Esperanto-Domo", ne "Asocio", ĉar 舎 (sya) klare tradukiĝas "domo". -- ThomasPusch (diskuto) 11:17, 21 Jun. 2013 (UTC)

Hayasi (hajaŝi) Tadasu[redakti fonton]

En la ĝermolisto de japanaj esperantistoj estas la mikrobiografio "Hayasi (hajaŝi) Tadasu (naskiĝis en 1850, mortis la 10-an de julio 1913 en Tokio) estis japana nobelo kaj ministro de eksteraj aferoj. Li estis prezidanto de Japana Esperantista Asocio (JEA) ĝis la morto." Ĉi tie estas nur mencio ke li estis ministro de eksteraj aferoj kaj salutis la unuan Esperanto-kongreson de 1906. Se ĝustas ke ili estis asocia prezidanto ĝis 1913, ĉu tiam tio ne devus esprimiĝi ĉi tie? Aŭ ĉu li tute ne estis prezidanto, kaj en la ĝermolisto enŝteliĝis eraro? ThomasPusch (diskuto) 23:30, 22 mar. 2016 (UTC)[Respondi]