Diskuto:Esperanto-movado en Litovio
"Vilno, (tiu ĉefurbo nun apartenas al Polujo)" Ĉi tion mi legis en la paĝo. Laŭ mia opinio ĝuste devus esti skribite : tiu ĉefurbo tiutempe apartenis al Polujo. --Karel Votoĉek, marto 2005
- Tute prave, kaj ankaŭ sendepende de tiu detalo la tekstero de 1934 devis esti vikiigita kaj modeste adaptita al la nuntempo. Tion mi principe faris en marto 2011: detaloj eble ankoraŭ estas pli vikiigeblaj, sed la iritiĝo de Karel pri la teksta vortumo jam devus esti forigita. ThomasPusch (diskuto) 07:09, 15 Aŭg. 2013 (UTC)