Diskuto:Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la eldono de 2006 oni skribas "...70 jaroj(n) ekde la eldono de la vortaro de Kolĉinskij kaj Izgur ruslingvanoj soifis taŭgan Esperanto-rusan vortaron". Tio indikas ke ĝis la jaro 1936 eldoniĝis simile ampleksa Esperanto-rusa vortaro de Kolĉinskij kaj Izgur. Mi ĝis nun ne trovis ion en Vikipedio pri tiu vortaro, eble mi malbone rigardis. Ankaŭ en la tekstoj pri Viktoro Kolĉinskij kaj Elio Izgur (ambaŭ ekzekutitaj jam en 1937), kiuj supozeble estis la vortaristoj, sed ne certe, mi trovis neniun indikon pri vortaro eldonita de ili. Ĉu iu povas aldoni informojn? ThomasPusch (diskuto) 08:11, 3 mar. 2024 (UTC)[Respondi]