Elio Izgur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Il'ja Jefimoviĉ IZGUR naskiĝis en 1881 en urbeto Berezino, Belorusio, kiel filo de malriĉa laboristo-bakisto. Pro malriĉeco de la gepatroj li povis vizitadi nenian lernejon kaj jam de la 9-jara aĝo devis labori komence en bakejo, poste li serĉis prosperon en plej diversaj profesioj: pakaĵ-portisto, kelnero, gardanto, gazetportisto, k. c. Estante 18-jara junulo, li komencis mem klerigi sin sen helpo kaj nur danke al siaj fervoro kaj neordinaraj kapabloj, havis en tio sukceson. De 1903 li kunlaboris en multaj rusaj, belorusaj kaj judaj gazetoj. Pro siaj politikaj konvinkoj (komunisto) li estis ofte persekutata de la cara registaro kaj dum la civila milito estis verdiktita de la kontraŭrevolucia registaro de DENIKIN al morto, de kiu li estis savita nur du horojn antaŭ plenumo de la verdikto. En 1921 li estis honorigita de la 1-a Tutukraina Komitato de Scienculoj per la titolo "Scienca aganto" kaj en 1922 (por fervora servado al la interesoj de la laborista klaso) per titolo "Heroo de laboro". Li konis persone d-ron Zamenhof kaj al la movado aliĝis en 1903. Dum tri jaroj li estis Ĝenerala Konsilanto de SAT kaj de 1928 ano de la CK de SEU kaj prezidanto de E-organizaĵo en Kremenĉug. Li estas unu el la kunfondintoj de IAREV kaj estis unu el la vicprezidantoj de tiu asocio inter 1934 kaj 1936. Li estis arestita de NKVD la 23-an de novembro de 1936 kaj mortpafita la 3-an de septembro 1937.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]