Diskuto:Esperanto (komputila viruso)

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi nuligis la ŝanĝon faritan de Vikipediisto:Gunnar Gällmo, kiu ŝanĝis unu aperon de la vorto ŝli en la artikolo, sed forgesis fari la same kun alia ties apero. Post lia redakto la koncerna alineo aspektis jene (grasigo fare de mi):

Laŭ la dulingveco de la mesaĝoj oni povas supozi, ke Mister Sandman (vidu ligilon por detaloj), la aŭtoro de la viruso, estas esperantisto, kaj eble eĉ ke unu el ŝliaj celoj estis reklami per la viruso la internacian lingvon (malgraŭ tio, kian fian manieron ŝi aŭ li uzis por tio).

Estas vidinde, ke ne ŝanĝiĝis ĉio, do certe ne estus bone, se la artikolo restus tiel. Sed ĉar miaopinie aspektus tro strange havi en frazo kaj eble eĉ ke unu el ŝiaj aŭ liaj celoj estis reklami, mi decidus prefere reverti tiun ŝanĝon kaj konservi ŝli en ambaŭ lokoj. Mi ne certas pri la reguloj de la esperanta Vikipedio, sed almenaŭ ĉe la ĉeĥa, al kiu mi ankaŭ kontribuas, oni rajtas en siaj verkoj uzi sian preferatan ortografian sistemon (ĉar en la ĉeĥa ekzistas kelkaj arĥaismoj kaj novaj formoj por la samo), kaj oni rajtas tiun sistemon ŝanĝi al sia preferata nur grandparte reverkante la artikolon. Tamen mi ne certas, ĉu la reguloj samas ĉi tie, kaj se ne, tiam bonvolu ŝanĝi ambaŭ al li kaj ŝi (tamen mi farus en tiu ĉi ordo, ĉar pli kutimas tio kaj ankaŭ pli verŝajne la aŭtoro estas viro) kaj mi ne plu kontraŭos.

La alian fare de Gunnar Gällmo faritan ŝanĝon (majstro -> sinjoro) mi akceptis senprobleme, hontante pri mia eraro pri traduko de la angla, kiun mi ne parolas kiel gepatran lingvon, sed jam sufiĉe longe lernas. Blahma 16:14, 14. Jul 2005 (UTC)

Mi metis demandon pri la ŝli-problemo en Vikipedio:Oftaj demandoj. Laŭ mia kompreno, la vikipedio estu skribata en fundamenta esperanto, ne en riisma aŭ ŝliisma dialekto. Gunnar Gällmo 16:24, 15. Jul 2005 (UTC)

Ĉu "ŝlii aŭ ne ŝlii" jen demando diskutita kaj pludiskutebla aliloke. Mi esperas, ke vi ambaŭ ne kontraŭas la sekvan tre simplan ŝanĝon: "Laŭ la dulingveco de la mesaĝoj oni povas supozi, ke Mister Sandman (vidu ligilon por detaloj), la aŭtoro de la viruso, estas esperantisto, kiu eble eĉ celis reklami per la viruso la internacian lingvon (malgraŭ la fia maniero uzata por tio)." Amike Montanesko 17:58, 15. Jul 2005 (UTC)

Gunnar kaj Montanesko, dankon pro via kunlaboro. Per la nuna formo de la frazo (kun kiu mi konsentas) la problemo malaperas, kvankam ne solviĝas por ĉiam. Se nia Vikipedio devas vere aparteni al la plej bonaj kaj plej disvolviĝintaj, tiam nepros foje pridiskuti la gramatikajn demandojn kaj akiri iun pli malpli ĝeneralan konsenton pri ĉiuj apereblaj demandoj. Tial mi ĝojas, ke malfermiĝis la diskuto en la Vikipedio:Oftaj demandoj kaj esperas ĉi-afere je baldaŭa plia evoluo antaŭen. Blahma 23:59, 18. Jul 2005 (UTC)