Diskuto:Estonio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estonian history don't start with 1940. - 84.50.18.147 09:58, 9. Dec 2007 (UTC)

The sub-headline says "Soviet period". If you can write the other parts, please do it. Slavik IVANOV


Kiel kutime en historiaj artikoloj. Bv. komparari Belgio La stxato, kiu liveras la titolon, ekestis relative malfrue. En la antaua periodo estis diversaj aliaj popoloj au ŝtatoj, kiujn oni taksas neneŭtrale (Vikingoj okupis, Germanoj aĉetis, ktp.)

Kiel kutime ĉe baltaj respublikoj oni silentas pri la "diktaturo" (faŝista) ekde 1933 kaj longe kaj detale lamentas pri la rusa aŭ soveta periodo.

Oni devas tre zorgeme distingi inter la historio de certa regiono kaj la historio de ŝtato. Alie estas grandega konfuzo, ĉar la germana historio ankau devas trakti la regionon, sed kutime germanoj havas alian vidpunkton ol rusoj kaj poloj.

Vikipedio ne estu loko por naciaj mitoj. --149.234.246.222 10:30, 7. Apr 2008 (UTC)

La prihistoria enkonduka frazo, kiu nur elstarigas ke "Estonio estis unia respubliko en konsisto de Sovetunio", kvazaŭ tio estus aparta merito de la estonoj, iom tro magras. Aŭ tute ne paroli pri historio enkonduke, aŭ almenaŭ havi la vortumon, kiun mi ĵus metis.
Daŭre la artikolo je granda parto laŭ mi havas la tendencon simpligi ke grandparto de estonoj meze de la 20-a jarcento estis faŝistoj, simpatiis al Nazia Germanio, malsimpatiis al Sovetunio, kaj konsekvence ricevis punon forpeliĝi, morti aŭ sendiĝi al Siberio: La situacio de la estonoj (kiom ajn kritikindas la burĝa nedemokratio de 1933) ekde 1939 inter la grandegaj kaj hegemoniaj diktaturoj de Hitler kaj Stalin estis mizera, kaj oni gardu sin tro facilanime juĝi la estonojn, kiuj estis devigitaj elekti inter la du same sangaj diktaturoj (se ili ne sukcesis antaŭe fuĝi al neŭtrala eksterlando). Tamen mi ne ŝanĝas la tekston, kompreneble mi ne volus defendi iun estonan faŝiston, iun ajn murdon de judo aŭ de aliulo, male mi proponas la arikolon kiel artikolo de la semajno. Sed mi avertas ke necesas trakti la vortumon de frazoj pri la historio de Estonio tre singarde, ĉar ... Vikipedio ne estu loko por stalinismaj mitoj. --ThomasPusch (diskuto) 20:58, 17 Sep. 2013 (UTC)